Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Ekologia spuro

La antaŭa praktika ekzerco ilustris vian personan ekologian spuron en simpligita maniero. Ju pli malproksime vi estis de via deirpunkto, des pli alta estas via ekologia spuro.

Ekologia spuro mezuras, kiel nia konduto kaj konsumado influas la medion, tio estas, ĉu ni vivas daŭripove aŭ malutile al la venontaj generacioj. Tio diras, kiel daŭripovaj estas niaj individuaj vivmanieroj, ĉar ĉiuj krudaj materialoj, kiujn ni bezonas por manĝi, vivi, vojaĝi, ktp., bezonas spacon sur Tero por regeneriĝi. Samtempe, tamen, naturo bezonas rimedojn por forigi niajn rubojn, ekzemple arbarojn por sorbi karbonduoksidon. Ekologia spuro tial estas mezurilo de la tera spaco, kiun bezonas ĉiu homo. Ĝi estas mezurata per mondaj hektaroj (gha).

Se ĉiu homo en la mondo bezonus la saman spacon, ni ĉiuj devus limigi nin je 1,8 gha. Sed eŭropanoj uzas averaĝe po 4,8 gha. Se ĉiuj uzus tiom da spaco, ni bezonus 2,7 terojn. Tio signifas, ke ni vivas preter niaj kapabloj, eĉ se tio varias regione, kiel montras la grafikaĵo:

Efektiva teren-uzo por loĝanto

Proporcio de la ekologia spuro de la homaro

*BRIC: Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio

Ekologia spuro estas dividita en 4 kampojn:

  • Loĝado
  • Nutrado
  • Moveblo
  • Konsumado

Antaŭ ol vi studos la kvar temojn pli detale, serĉu en la reto, ĉu ekologia spuro estas kalkulebla por pli ol nuraj individuoj.

Fontoj

http://www.footprintrechner.at/footprint/info
www.footprintnetwork.org