Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Ekzerco 1

Ĉiuj eŭropanoj uzas proksimume po 210 litroj da akvo ĉiutage. La grando de hejmo ludas grandan rolon en tio, ĉar unupersonaj hejmoj uzas pli da akvo. Provu ekscii, kiom da litroj da akvo estas uzataj en la diversaj agoj en domo alklakante vian supozon.

6-minuta duŝo:
Ĝusta respondo: 70
Tuta bano:
Ĝusta respondo: 200
Ŝprucigi necesejon:
Ĝusta respondo: 40
1 lavado per maŝino (7 kg):
Ĝusta respondo: 100
Korpa zorgado:
Ĝusta respondo: 9
1 lavado per telerlavilo:
Ĝusta respondo: 14
Kuirado:
Ĝusta respondo: 2
Trinkado:
Ĝusta respondo: 2
Lavi aŭton per akvotubo:
Ĝusta respondo: 150
Lavi aŭton en aŭtlavejo:
Ĝusta respondo: 75
Purigado de hejmo kaj ĝardenado:
Ĝusta respondo: 13

Ŝparadon de akvo, ekzemple fermante la kranon dum dentolavado, oni verŝajne instruis al vi en infanlernejo. Konsekvence, tio iĝis devo en nia konscio, sed “tio helpas nek la infanojn en Afriko, nek la medion; fakte tio kondukas al ŝtopado de tuboj.” Pierre-Christian Fink skribis artikolon en la gazeto “Die Zeit” pri tiu miskomprenata media konscio. Dum multaj eŭropaj landoj estas kutime riĉaj je akvo, estas malmulte da ĝi en la Korno de Afriko, kaj ĉiu regiono dependas de siaj propraj akvoprovizaĵoj, ĉar ankoraŭ ne eblas transporti akvon de kontinento al alia.

La germana loĝantaro nun ŝparas akvon tiel efike, ke la akvotuboj ne plu estas sufiĉe bone lavataj, kaj pro tio fekaĵoj kaj mikroboj kolektiĝas tie. Sed ŝparado estas ankaŭ farata pro monaj kialoj, ĉar oni kutime pagas akvon laŭ kuba metro. Akvo estas ŝparata tiel facile, ĉar ni ne devas restrikti nian vivmanieron: “Aperis ia ekologia kompensado: ni ĝoje pekas per uzado de nafto, produktado de CO₂ kaj uzado de energio, kaj poste ni ĝustigas tion per fanatika akvoŝparado.”

La fluado tra tuboj povus esti reebligita per unueca prezo por akvo, ĉar homoj tiam certe reuzos pli da akvo. Germana akvokompanio argumentis, ke tio havus sencon ĉi-kuntekste, sed farante tion ili samtempe dirus al klientoj, ke ili ne devas uzi akvon ŝpareme, kaj tiu senzorga konduto povas transiri al aliaj provizaĵoj.

  • Kiel vi konsideras tiun informon? Ĉu la priskribita konduto kongruas kun via persona uzo de akvo? Ĉu vi komprenas la logikon de la akvokompanio?

Fontoj

http://www.wvsb.at/Wasserverbrauch.htm
http://www.wasserwerk.at/home/alles-ueber-wasser/verbrauch
http://www.zeit.de/2012/14/Wasserversorgung