Tutmonda ekonomio
Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn
Komencaj demandoj
Kio estas la plej granda kompanio en la mondo laŭ profito?
Post nafto, kio estas la plej komercigata varo en la mondo?
Ĝusta respondo: Kafo
La devenlando de kafo estas la regiono Kaffa en nuna Etiopio. De tie la varma trinkaĵo komencis sian triumfan vojaĝon tra la tuta mondo. La plej grandaj eksportantoj hodiaŭ estas Brazilo, Vjetnamio, Kolombio, Indonezio kaj Etiopio.
Fontoj
Misereor (2003): Kaffee. Material für Bildungsarbeit und Aktionen. Aachen.
Misereor (2003): Kaffee. Material für Bildungsarbeit und Aktionen. Aachen.
Kion signifas la mallongigo WTO?
Ĝusta respondo: World Trade Organisation (Monda organizaĵo pri komerco)
World Trade Organisation (Monda organizaĵo pri komerco, MOK). La celo de MOK estas forigado de bariloj kaj tiel ĝi liberaligas internacian komercon. Ĝia fina celo estas internacia libera komerco. Krome, MOK respondecas pri solvado de konfliktoj en negocaj disputoj.
Fontoj
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung/52802/wto (04.07.2013)
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung/52802/wto (04.07.2013)
Kion diras al ni IHD de lando?
Ĝusta respondo: La nivelon de disvolviĝo
La mallongigo IHD signifas “Indico de homa disvolviĝo” kaj estas mezurilo de la nivelo de disvolviĝo en lando. Tri elementoj estas inkluzivataj en la indico: averaĝa vivdaŭro, eduka nivelo kaj aĉetpovo. Tiu indico tamen ne ebligas interpreti malsamojn inter urboj kaj kamparo aŭ socian malegalecon.
Fontoj
http://www.bpb.de/gesellschaft/staedte/megastaedte/64733/hd (04.07.2013)
http://www.bpb.de/gesellschaft/staedte/megastaedte/64733/hd (04.07.2013)
Kiu valoro estas normale uzata por mezuri la mondan ekonomian sukceson de lando?
Ĝusta respondo: MEP
MEP (Malneta enlanda produkto) estas la plej grava nombro uzata por pritaksi la ekonomian sukceson de lando. Ĝi inkluzivas la valorojn de ĉiuj varoj produktitaj en nacia ekonomio dum jaro. Tiu nombro ne ebligas vidi la pligrandiĝantan diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.
Fontoj
http://www.bpb.de/wissen/GVIPA3 (04.07.2013)
http://www.bpb.de/wissen/GVIPA3 (04.07.2013)
Kio estas transnacia kompanio?
Ĝusta respondo: Kompanio, kiu havas multajn filiojn en diversaj landoj kaj kontinentoj
La kvanto da transnaciaj kompanioj rapide kreskas. Laŭ raporto de KUNKD (Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado), en 2008 estis 82 000 tiaj kompanioj kun proksimume 800 000 filioj. Pro tio, la kompanioj havas grandegan influon al la tutmonda ekonomio. KUNKD taksas, ke triono de ĉiuj varoj kaj servoj en la tuta mondo estas produktata de transnaciaj kompanioj.
Fontoj
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung/52630/anzahl (08.07.2013) UNCTAD 2008
http://www.bpb.de/nachschlagen/zahlen-und-fakten/globalisierung/52630/anzahl (08.07.2013) UNCTAD 2008
La bazo de nia moderna tutmonda ekonomio sekvas plurcentjaran principon. Kio ĝi estas?
Ĝusta respondo: Divido de laboro
Divido de laboro estas tre efika principo laŭ ekonomia vidpunkto. Pro specifaj kapabloj aŭ kondiĉoj, iuj homoj kapablis produkti specifajn produktojn malpli pene aŭ pli bonkvalite ol aliaj. Ili specialiĝis. Rezulte de specialiĝo, interŝanĝo de produktoj kaj servoj evoluis, kaj interŝanĝon de varoj anstataŭis uzo de mono.
Kio estas la nomo de la liberkomerca areo, en kiu ni loĝas?
Ĝusta respondo: EEA
En la Eŭropa ekonomia areo estis interkonsento pri la libera movo de homoj, varoj kaj kapitaloj, kun la celo plifortigi la internan ekonomion. EEA inkluzivas la landojn de ELKA (Eŭropa Liber-Komerca Asocio) de 1960 kaj la EU-landojn.
Nafto estas la plej grava komercigata varo en la mondo. Kiel alie oni nomas ĝin?
Ĝusta respondo: Nigra oro
Nafto estas limigita provizaĵo kaj tre valora, ne nur por generado de energio. Ankaŭ plasto estas farita el nafto. Pro tio, multaj industriaj procezoj dependas de tiu valora krudaĵo. Kvankam nafto estas valora, la nigra oro ne estas beno por ĉiuj landoj kun naftorezervoj. En Niĝerio, ekzemple, multaj likoj el naftoduktoj apartenantaj al la kompanio Shell poluas fruktodonan grundon kaj minacas la vivlokon kaj sanon de la loĝantaro.
Fontoj
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Weltkonzerne. Wien: Deuticke. P. 344.
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Weltkonzerne. Wien: Deuticke. P. 344.
Kiu produktanto de sportaj vestaĵoj reklamas per la frapfrazo “Just do it”?
Ĝusta respondo: Nike
Nike, kiel ekzemplo de transnacia kompanio, havas sian sidejon en Usono, enspezas ĉiujare pli ol miliardon da eŭroj kaj estas unu el la plej ŝatataj sportaj markoj ĉe junuloj. Kvankam la kompanio elspezas plurajn milionojn da usonaj dolaroj por reklamado ĉiujare, kudristino ĉe “Wellco”, la provizisto de Nike, enspezas 17 cendojn hore, kaj tio estas kutima en la industrio.
Fontoj
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Weltkonzerne. Wien: Deuticke. S. 330.
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Weltkonzerne. Wien: Deuticke. S. 330.
Kiom longe bananoj estis disponeblaj por aĉeto en Eŭropo?
Ĝusta respondo: 100 jaroj
La unuaj skribaj mencioj pri bananoj devenas de Ĉinio kaj Barato, proksimume de la jaro 3000 a.K. Tiu facile damaĝebla frukto povis sukcese atingi Eŭropon nur post invento de fridujŝipoj. La unua banana transporto portis bananojn al konsumantoj en 1889. La firmao nomiĝis “United Fruit Company”, sed hodiaŭ nomiĝas “Chiquita”.
Averaĝe, kiom da krudaj materialoj estas necesaj por produkti poŝtelefonon?
Ĝusta respondo: 60
Modernaj poŝtelefonoj iĝas pli kaj pli malgrandaj, kaj tial bezonas malpli da materio. Tamen, ili samtempe bezonas pli kaj pli da diversaj materialoj. Ekstraktado de tiuj metaloj kaj mineraloj ofte okazas en tre danĝeraj kondiĉoj, ekzemple en la minejoj de la Demokratia Respubliko Kongo. Plej multaj ribeluloj financas sian civilan militon per vendado de mineraloj al provizistoj de la grandaj poŝtelefonaj produktantoj. Tiel nomataj “konfliktaj mineraloj” troviĝas en preskaŭ ĉiuj poŝtelefonoj de la mondo.
www.spiegel.de (01.02.2013)
Werner, Klaus und Hans Weiss (2010): Das neue Schwarzbuch der Markenfirmen. Die Machenschaften der Weltkonzerne. Wien: Deuticke.