Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Ĉu vi sciis, ke…

  • …kio okazas, kiam vi diras al homoj, kion ili faru?
    Tio ne funkcias. Vi devas motivi la homojn kaj doni al ili eblon plibonigi sian vivon kaj ĉesi manipuli ilin. Tiaj programoj ekzistas. La bangladeŝa programo “Food for Education” donas eblon al malriĉaj familioj elekti, ĉu ili volas, ke iliaj filinoj iru al lernejo, kaj tiam provizas manĝaĵon kaj monon. La meksika programo Progresa faras ion similan por malriĉuloj: gepatroj, kiuj lasas siajn infanojn iri al lernejo, ricevas financan subtenon kaj manĝaĵon por la infanoj.
  • …kiel privataj kompanioj povas helpi solvi la problemojn de malriĉeco?
    La profesoro C. K. Prahalad de la Miĉigana komerclernejo skribis la fascinan libron “Fortuno je malsupro de la piramido: malaperigi malriĉecon per profito” (Fortune at the Bottom of the Pyramid: Eradicating Poverty through Profits). en la libro li mencias, ke kelkfoje privataj kompanioj povas helpi solvi la problemojn de malriĉeco, kiujn ankaŭ traktas evoluigaj agentejoj. Unu el tiuj problemoj povas esti lakso. Prahalad donas ekzemplon de la kompanio Hindustan Lever Limited (HLL), branĉo de la kompanio Unilever. Tiu kompanio vendas simplan produkton, sapon, kaj ekkonsciis, ke la merkato povas grandiĝi, se ili sukcesas asocii sapon kun prevento de lakso. Purigi manojn per sapo estas grava rimedo por malhelpi disvastiĝon de virusoj kaj bakterioj, kiuj kaŭzas lakson. Se homoj de HLL sukcesos fari tion, vendado de sapo altiĝos. Konvinki la homojn uzi sapon ne estis facile, sed per diversaj kampanjoj ili sukcesis. Pro profito, HLL sukcesis konvinki homojn uzi sapon por preventi multajn malsanojn.
  • …kial la landlimoj de multaj afrikaj ŝtatoj estas tiel rektaj, kaj tiuj de eŭropaj landoj estas malrektaj?
    Se vi konsideras, ke koloniado ne estis bona, malkoloniado ne estis pli bona. Krei novajn ŝtatojn kaj naciojn en unu tago estis utopia ideo. La landlimoj de la novaj ŝtatoj estis desegnitaj de malkoloniistoj en oficejoj en Eŭropo. La eŭropanoj ne enkonsideris tion, kion volis la lokaj homoj. Ili kutime uzas la limojn de kolonioj, kvankam ili aperis antaŭ nelonge aŭ estis kreitaj de eŭropaj oficistoj. Ili decidis, kiu havos sian ŝtaton kaj kiu ne havos. La rezulto estis tiel malbona, kiel aliaj truditaj ŝanĝoj. Miksado de miloj da malsamaj lingvoj, religioj, triboj kaj rasoj estis trudita de la Okcidento. Tiaj landlimigoj rifuzis ŝtaton al ekzistantaj nacioj (kurdoj), dum aliaj neekzistantaj kiel nacioj ricevis ŝtaton (Irako). La rezulto estis kreo de ŝtatoj, kies ekzisto komenciĝis kun influo de etnaj kaj naciaj malkontentoj.
  • … pri kio temas GlobalGiving.com?
    Ĝi estas retejo, kiu komprenas evoluigan kunlaboradon kaj homamon kiel merkaton, kie donantoj kaj ricevantoj povas renkontiĝi kaj dividi informojn kaj fontojn. Ricevantoj prezentas siajn projektojn kaj individuoj aŭ instituciaj donantoj povas subteni tiujn, kiujn ili konsideras gravaj kaj profitaj. Por scii pli vizitu http://www.globalgiving.org/.
  • …kio estas la nomo de la plej granda rifuĝintejo en la mondo?
    Dadaab estas en Kenjo, apud la somalia landlimo, kaj estis konstruita por 90 000 homoj, sed en 2011 pli ol 440 000 homoj estis tie kaj ĉiutage alvenis proksimume 1 300 rifuĝintoj, inter kiuj almenaŭ 800 estis infanoj.
  • …ke ekzistas retejo por antaŭvidi, preventi, haltigi kaj puni genocidojn kaj aliajn amasmurdojn?
    La retejo Genocide Watch celas konsciigi kaj influi publikan politikon pri eventualaj kaj efektivaj genocidoj. La celo estas konstrui internacian movadon por preventi kaj haltigi genocidon.
  • …kiu lando plej multe helpas?
    Rigardu la indicon de engaĝiĝo por evoluigo (IEE), kiu estas kvalita kaj fama bildo de la mondo de donado, kiun provizas la Centro por tutmonda evoluado, kiu publikigas tiun indicon ĉiujare ekde 2003 kunlabore kun “Foreign Policy”. IEE taksas la strebojn de landoj, kiuj provizas evoluigan kunlaboradon (nur tiuj, kiuj estas membroj de la komitato pri evolua helpado de OEKE). Estas interese, ke la indico taksas ne nur la kvanton da mono provizatan al evoluiga kunlaborado, sed ankaŭ 6 aliajn gravajn aspektojn de evoluiga kunlaborado: komercon, investadon, migradon, medion, sekurecon, teknologion.
  • …kio estas malneta enlanda feliĉo (MEF)
    Ĝi estas termino kreita de Lia Reĝa Moŝto la kvara Reĝo de Butano Jigme Singye Wangchuck en la 1970-aj jaroj. La koncepto implicas, ke daŭripova evoluo devas inkluzivi ĉiujn aspektojn de progreso kaj egale grave konsideri neekonomiajn aspektojn de bonfarto. La koncepto MEF estis ofte klarigata per siaj kvar fundamentoj: bona regado, daŭripova soci-ekonomia evoluo, kultura konservado kaj media konservado. Poste la kvar fundamentoj estis klasifikitaj al naŭ kampon: psika bonfarto, sano, edukado, temp-uzo, kultura diverseco, bona regado, viveco de komunumoj, ekologia diverseco kaj vivnivelo. MEP estas ununombra indico kalkulata el 33 indikiloj kategoriigitaj en la supremenciitaj naŭ kampoj.
  • …kiom da farmistoj en Afriko estas virinoj?
    80 elcentoj
  • …Brent Spar kaŭzis 30%-an falon de vendoj de Shell-produktoj?
    Brent Spar estis naftofonto en la Norda Maro, kiu atingis finon de sia produktema vivo. La kompanio Shell, kiu posedis la fonton, decidis forĵeti ĝin en medie danĝera maniero. La reago de eŭropaj ekologiistoj detruis la famon kaj la vendojn de Shell tiel, ke Shell decidis ŝanĝi sian politikon pri fermado de naftofontoj. Komence la estraro de Shell volis sekvi sian politikon, sed post falo je 30 % de vendoj en Germanio, ili aliopiniiĝis. De kie venis la potenco? Eble ĝi estis konsekvenco de suma agado de germanaj junuloj sidantaj malantaŭe de familiaj aŭtoj kaj diranta “Paĉjo, panjo, ne iru al ĉi tiu benzinejo. Ĉu vi ne aŭdis, kion Shell planas?” Kaj la gepatroj decidis, ke estos pli bone eviti kvereli kun la infanoj. Brent Spar pruvas, ke gravas tio, kion pensas homoj en Okcidento pri naftokompanioj.