Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Ok dolaroj por Elizabeth

“Lasu min diri rakonton pri okcidentanoj”, diris al mi afrika amiko.

Elefanto kaj muso estis plej bonaj amikoj. Iun tagon la elefanto diris al la muso: “Ni faru feston!” Bestoj venis de proksime kaj malproksime. Ili manĝis. Ili trinkis. Ili kantis. Kaj ili dancis. Kaj neniu festis kaj dancis pli ol la elefanto. Kiam la festo finiĝis, la elefanto demandis la muson: “Ĉu vi iam vidis pli bonan feston? Kia amuzego!” Sed la muso ne respondis.

“Muso, kie vi estas?” vokis la elefanto. Li serĉis sian amikon kaj ŝokiĝis pro teruro. Ĉe la piedoj de la elefanto kuŝis la muso. Ĝia eta korpo estis enpuŝita en polvo. Ĝin premis la granda piedo de ĝia amuziĝema amiko, la elefanto.

“Kelkfoje tiel estas fari projekton kun vi okcidentanoj”, komentis la afrika rakontanto. “Estas kiel danci kun elefanto.”