Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Observado ne sufiĉas
Kritika pensado estas konscia racia agado, konsistanta el metodoj similaj al tiuj, kiujn uzas sciencistoj en esplorado. Ili sekvas procedarojn, danke al kiuj ili povas taksi la kredindecon de informo, kiun ili ricevis.
Ilia laboro baziĝas sur la jenaj ecoj, sen kiuj kritika pensado ne povus esti: klareco, ĝusteco, kredindeco, kohereco, precizeco, signifeco, sendubeco, kompleteco kaj senpartieco.
Gravaj kapabloj de kritika pensanto estas kapablo observi, interpreti, analizi, dedukti kaj konkludi, taksi kaj klarigi. Poste, surbaze de ĉio ĉi, krei proprajn konkludojn kaj argumentojn.