Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Ekzemploj

Wikipedia Commons

Ekzemplo 1

  • Kion vi povas vidi en la pentraĵo All is Vanity de Charles Allan Gilbert? Virinon antaŭ spegulo? Provu rigardi la bildon de pli malproksime.
  • Kion vi vidas nun? Ĉu iu ŝanĝiĝis kun la ŝanĝo de perspektivo? Ĉu vi vidas virinon aŭ ion alian?

Ĝuste pri tio temas kritika pensado. Ĝi serĉas alian objektivan vidon de la sama realo.

Kubo de Necker

Ekzemplo 2

  • Koncentriĝu pri la kubo. Rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Kio okazas kun la bildo? Kion vi sentas, kiam vi rigardas ĝin?

Ekzemplo 3

  • Kion vi vidas en la bildo? Vazon aŭ du vizaĝojn?

Ĉiuj tiuj bildoj estas bildaj montroj, ke aferoj povas esti malsamaj ol ili unuavide aspektas. Kritika pensado povas helpi nin vidi tion.

Pripensindaj demandoj

  • Kie eblas uzi kritikan pensadon?