Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Ĉu vi sciis, ke…
- …la unua konata eŭropa kritikpensisto estis Sokrato?
- …kritika pensado devenas samtempe de Okcidento kaj de Oriento?
- …nelogika erara argumento tamen estas argumento?
- …laŭ unu versioj, la nomo de la manipula metodo “ruĝa haringo” devenas de homoj fuĝantaj el malliberejo uzante fumaĵitan haringon por mallogi la hundojn, kiuj postkuras ilin?
- …la alia rakonto pri la deveno de la nomo de la manipula metodo “ruĝa haringo” estas, ke ĝi devenas de trejnado de hundoj por ĉasi vulpojn?
- …logikaj trompoj kaj manipulaj metodoj estas vaste uzataj en politiko kaj komerco?
- …ke estas malsamo inter publikismaj kaj novaĵaj ĝenroj? La unua estas subjektiva kaj bazita sur la opinio de ĵurnalisto, dum la dua estas objektiva kaj bazita nur sur faktoj?
- …la vorto “kritika” devenas de la greka “kritikos”?
- …ne eblas tuj lerni pensi kritike, kaj vi devas longe trejniĝi?
- …stereotipoj estas utilaj, ĉar ili helpas orientiĝi en ĉiutagaj situacioj? Malutilaj estas antaŭjuĝoj, kiuj baziĝas ne sur raciaj konsideroj, sed sur timo kaj aliaj malbonaj emocioj.
- …kritika pensado estas la kapablo rekoni malbonajn argumentojn, eĉ kiam ili subtenas vian opinion?
- …logika trompo estas argumento, kiu uzas malbonan rezonon kaj ĝi povas esti trompa sendepende de tio, ĉu ĝia konkludo estas vera?
- …argumento estas frazo aŭ sinsekvo de frazoj, asertoj aŭ supozoj, kaj ĝia celo estas klarigi, konvinki aŭ rezoni pri io?
- …fakto estas informo, kiun oni povas kontroli kaj estas subtenata de pruvoj?
- …opinio estas aserto, kiun oni konsideras vera kaj dependas de la propra vidpunkto, gusto aŭ persona sperto?
- …supozo estas aserto, kiu povas esti vera aŭ malvera, kaj kiun oni konsideras verŝajna?