Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Komencaj demandoj
De kie venas kritika penso?
Ĝusta respondo: Ĝi devenas samtempe de okcidenta tradicio de Sokrato en antikva Grekio kaj de orienta tradicio en antikva Barato
Kio estas premiso?
Ĝusta respondo: Aserto celanta doni kialon por konkludo
Kiu el la jenaj frazoj estas supozo?
Ĝusta respondo: Klimata ŝanĝo povus kaŭzi ekstremajn veterajn fenomenojn
Kio estas argumento?
Ĝusta respondo: Aro de frazoj, asertoj kaj supozoj, kiuj celas klarigi, konvinki kaj rezoni
Kiu el tiuj frazoj NE estas fakto?
Ĝusta respondo: Afrikanoj vivas en argilaj dometoj
Kiu el tiuj frazoj estas argumento?
Ĝusta respondo: Mi ne aĉetos vestaĵojn de tiu marko, ĉar ili laborigas ankaŭ infanojn en siaj fabrikoj.
Tio estas argumento. Premisoj de la argumento estas:
Premiso (1): mi ne aĉetas vestaĵojn, kiujn eble faras infanoj
Premiso (2): vestaĵoj de tiu marko estas produktataj en fabriko, kie laboras infanoj.
Konkludo (3): mi ne aĉetos vestaĵojn produktitajn en tiu fabriko
Premiso (1): mi ne aĉetas vestaĵojn, kiujn eble faras infanoj
Premiso (2): vestaĵoj de tiu marko estas produktataj en fabriko, kie laboras infanoj.
Konkludo (3): mi ne aĉetos vestaĵojn produktitajn en tiu fabriko
Kiu el tiuj frazoj estas KONKLUDO de la argumento?
Ĝusta respondo: Homaro influas la temperaturon de nia planedo
Tiu frazo estas konkludo de la argumento, kiu devenas de la du premisoj en la respondoj A kaj B.
Ĉu vi scias, kio estas manipulaj metodoj en kritika pensado?
Ĝusta respondo: Esprimoj, kiuj unuavide ŝajnas raciaj kaj logikaj, sed fakte ne estas kaj nur celas krei bildon de argumento en la menso de la ricevanto.