Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Logikaj trompoj alvokantaj emociojn

Reklamfilmeto de Mitt Romney

Kion volas diri Mitt Romney per tiu reklamfilmeto? Li provas diri, ke li estas unu el ni, membro de kutima usona familio, provante doni al voĉdonontojn impreson, ke ili povas rilati kun li, ke ili sentu, ke li komprenas iliajn problemojn.

Tio estas ekzemplo de manipula tekniko, kiu provas influi niajn emociojn. Ekzistas multaj manieroj uzi ĝin, per voko de pozitivaj aŭ negativaj emocioj, por influi nin, por ke ni ne rimarku mankon de vera argumentado.

Jen kelkaj ekzemploj de alvoko de emocioj kiel timo, maltrankvileco, malĝojo, malamo, antaŭjuĝemo.

Daisy-atako, reklamfilmeto de la prezidento Johnson en 1964
Alvoko al timo

Bildaj ekzemploj

Alvoko al timo.

Alvoko al kulpeco.

Alvoko al timo.

Alvoko al malĝojo

“Gesinjoroj, rigardu tiun viron, tiun kriplan homon en rulseĝo. Ĉu vi vere pensas, ke li estus kapabla fraŭdi?”

Klarigo: la argumentanto provas veki kompatemon al la kripla homo, kvankam lia sanstato estas senrilata kun lia moralo aŭ kapablo fraŭdi monon.