Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Kio estas manipulado?
Monty Python
Anoj de Monty Python uzis artan lingvaĵon por montri, ke ni uzas logikajn trompojn en komunikado sufiĉe ofte, hejme, laboreje aŭ lerneje. Ili ankaŭ troviĝas en amaskomunukiloj kaj politiko.
Manipulado estas komunikmaniero, kies celo estas ŝanĝi percepton aŭ konduton de alia persono. Manipulistoj uzas diversajn logikajn trompojn, kaŝas partojn de informoj, elektas nur kelkajn informojn, komparas nekompareblaĵojn aŭ forprenas atenton per io alia.
Tiucele, oni uzas manipulajn metodojn. Ili estas argumentoj, asertoj aŭ esprimoj, kiuj ŝajnas unuavide raciaj kaj logikaj, sed fakte ne estas, ili nur celas krei bildon de argumento en la menso de la ricevanto, kaj tiu bildo subtenas ies interesojn. Ili povas esti uzataj konscie aŭ nekonscie.
Ili uzas tri bazajn strategiojn:
- Lingvoludado (plursencaj vortoj)
- Voko al emocioj
- Strebo forpreni atenton de io grava