Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Mallonga kvizo

Jen argumento: “Li certe povas legi la notojn. Li iris al muziklernejo.” Kiu el la elektebloj estas ĝusta premiso?

Ne ĉiuj povas iri al muziklernejo.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Kun tiu premiso, la konkludo ne havus sencon
Ĉiuj lernantoj de muziklernejo scipovas legi notojn.
Ĝusta respondo: Ĝusta
La premisoj estas jenaj:
(1) Li iris al muziklernejo
(2) Ĉiuj lernantoj de muziklernejo scipovas legi notojn.
Konkludo (3): li kapablas legi notojn
Estas facile lerni kiel legi notojn.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Kun tiu premiso, la konkludo ne havus sencon

Kiu el tiuj frazoj havas malfortecon en sia argumento?

Laŭ la Slovaka medicina asocio, fumado damaĝas sanon.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Tiu argumento vokas kredindan aŭtoritaton.
Mi certas, ke estas pli da aŭtoakcidentoj. Novaĵoj estas plenaj je ili. Mi ne estas blinda, ĉiuj devus vidi tion.
Ĝusta respondo: Ĝusta
Tiu argumento estas malforta, ĝi vokas propran personon kaj kredon, sen kredinda fonto
En aŭgusto, la kvanto da senlaboruloj malkreskis ĝis 14,4 %, laŭ la analizistoj de la Nacia banko de Slovakio. Tio montras pozitivan evoluon de la labormerkato
Ĝusta respondo: Malĝusta
Nacia banko estas kredinda institucio.

Kiuj el tiuj argumentoj havas NELOGIKAN konkludon?

(1) Ĉiuj homoj estas fratoj.
(2) Vi estas homo.
(3) Vi estas mia frato.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Tiu argumento estas logika laŭ siaj premisoj, kvankam ĝi ne estas vera.
(1) Homoj surhavas nigrajn vestaĵojn dum entombigoj.
(2) Ivan surhavas nigran kostumon.
(3) Ivan iras al entombigo.
Ĝusta respondo: Ĝusta
Tio estas nelogika konkludo. Tio, ke homoj surhavas nigrajn vestaĵojn dum entombigoj ne signifas, ke ili ne povas havi ilin dum aliaj okazoj.
(1) Delfeno estas mamulo.
(2) Flipper estas delfeno.
(3) Flipper estas mamulo.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Ne, ĉi tiu argumento estas logika laŭ siaj premisoj.