Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Logiko ne estu forgesata

Bona argumento devus enhavi neniun manipulon, miskompreneblon aŭ eraron. Male, ĝi devus esti komprenebla kaj klara, kaŝante neniun fakton. Bona argumento estu logika. Eĉ se ambaŭ premisoj estas ĝustaj, ne eblos alveni al ĝusta konkludo sen logiko.

Ekzemplo:

(1) Ĉiuj homoj estas mamuloj
(2) Petro estas homo

(3) Petro estas mamulo

Ĉi tiu argumento estas ĝusta.

(1) Ĉiuj tigroj estas mamuloj
(2) Petro (homo) estas mamulo

(3) Petro (homo) estas tigro

Ĉi tiu argumento estas malĝusta.

Kvankam ambaŭkaze la premisoj estas ĝustaj, la konkludo ne estas. Kio malsamas kompare kun la unua ekzemplo? Logiko. Ke ĉiuj tigroj estas mamuloj kaj Petro estas mamulo, tio ne signifas, ke li estas tigro. Logiko estas nepra por atingi ĝustan konkludon.