Kritika pensado
Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
Strukturo de argumento: premisoj kaj konkludo
Por kompreni argumenton, ni devas kompreni ĝian formulon, kapabli dividi la argumenton ĝiskerne.
(1) premiso + (2) premiso = (3) konkludo
Ekzemplo:
Aĉetante produktojn kun atestilo de justa komerco, vi kontribuos al edukado de la infanoj de la farmistoj, kio pligrandigos iliajn ŝancojn havi pli bonan vivon.
Premiso (1): Aĉetante produktojn kun atestilo de justa komerco, vi kontribuos al edukado de la infanoj de la farmistoj.
Premiso (2): Edukado pligrandigas ŝancojn havi pli bonan vivon.
Konkludo (3): Oni pligrandigas la ŝancojn de la infanoj de la farmistoj havi pli bonan vivon aĉetante produktojn el justa komerco.