Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Enkonduko

“Grave estas ne ĉesi pridemandi.” Albert Einstein

Kio estas kritika pensado? Ni diros al vi. Ni ĉiuj havas proprajn manierojn solvi problemojn aŭ pensi. Ni ofte uzas tiel nomatan “sanan prudenton” aŭ la faman metodon “provo kaj eraro”. Sed tio, kion ni jam scias, povas esti konscie plifortigita. Por sukcesi, oni devas pli atenti pri tio, kion ni jam faras, konscie serĉante manierojn fari tion pli bone.

Kritika pensado estas komplekso de agoj kaj kapabloj, kiujn ni uzas por taksi verecon aŭ manipulon en informo, kiun ni ricevas, aŭ kiun ni donas al aliuloj. Ni ne povas paroli pri ĝi, kiel ni povas paroli pri iu kono, kiun oni lernas “simple tiel”. Por apliki ĝin necesas multe da tempo kaj peno. Tial vi ĉi tie trovos nur kelkajn informojn kaj bazajn metodojn por konduki vin al tiu vojo, sed tio ne kondukos vin ĝis plena kapablo pensi kritike.

Komence kaj fine de la kurso, vi povos fari kvizon, kiu diros, kiel vi sukcesis. Intere, vi trovos 5 sekciojn pri diversaj aspektoj de kritika pensado, kiuj montras bazojn de argumentado kaj enkondukon al manipulaj metodoj.

Kursoplano:

  • 39 paĝoj
  • 2 longaj kvizoj
  • Pluraj ekzercoj
  • Pluraj demandoj pro pripensi kaj ankaŭ por priparoli en la Facebook-profilo de monda.eu
  • Sugestoj por plua legado

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj