Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Kio estas argumento?

Argumento estas sinsekvo de frazoj, asertoj aŭ supozoj, kiuj enhavas premisojn kaj konkludon. Premisoj devas doni kialon por konkludo. La celo de argumentado estas klarigi, konvinki kaj rezoni. Oni ne konfuzu argumenton kun simpla aserto. Aserto ofertas objektivajn informojn, sed male al argumento, ĝi ne provas konvinki aŭ reklami iun konvinkon.

Argumento povas esti ĝusta aŭ malĝusta. Tio estas neŭtrala termino pri la strukturo de la informo, ne pri ĝia vereo. Tio signifas, ke ankaŭ malbona argumento konstruita sur nelogika aŭ malĝusta bazo estas tamen konsiderata argumento.

Ekzemplo de nelogika argumento

1. Katolikoj ofte estas konservemaj.
2. Voĉdonantoj de KDH ofte estas konservemaj.
1 + 2 = Katolikoj voĉdonas por KDH.

Tio ŝajnas racia, ĉu ne? Sed la rezono estas malbona. Ni uzu ĝin same kun aliaj enhavoj:

A. Miro Šatan estas bona hokeisto.
A. Zdeno Chára estas bona hokeisto.
A + B = Miro Šatan estas Zdeno Chára