Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Ekzerco

Kiuj el tiuj tekstoj montras, ke la ĵurnalisto ne estas objektiva?

Hodiaŭ je la 10-a horo matene falis la tegmento de trinkejo en la strato Vajnorská en Bratislava. Du klientoj estis malgrave vunditaj. Ili estis transportitaj al la malsanulejo en Ružinov. Laŭ la parolisto de la malsanulejo Anna Sucha, ambaŭ vunditoj estis kuracitaj kaj senditaj hejmen. Ili ne povos labori dum semajno.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Tio estas objektiva raporto: ĝi enhavas ĉiujn necesajn informojn, inkluzive de aktuala fonto, ĝi uzas neŭtralan lingvaĵon.
Du trinkemuloj de la trinkejo en la strato Vajnorská povus perdi sian vivon. La tegmento de la trinkejo falis sur ilin kaj ili estis transportitaj al malsanulejo per ambulanco. Poste ili estis ellasitaj hejmen por kuraciĝi.
Ĝusta respondo: Ĝusta
Ĝi estas subjektiva, ĉar la aŭtoro diras sen pruvo, ke ili povus perdi sian vivon. Li ne tute mensogas, nur troigas.

Tre priparolata afero en amasinformiloj estas registaraj agadoj kreskigantaj nacian ŝuldon de Slovakio. Kiu el tiuj fontoj informas plej objektive?

La ĉefministro en sia blogo klarigis, kiel lia administrantaro zorgos pri ĝi, kaj ke nur opozicio ŝajnigas ĝin pli granda problemo, ol ĝi vere estas.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Ĝi ne estas fidinda kaj kredinda fonto, ĉar la administrantaro de la ĉefministro faris la decidon, pro tio li verŝajne volas ŝajnigi ĝin pli bona.
La nacia banko de Slovakio publikigis analizon pri evoluo de nia nacia ŝuldo. En la esplorado estas inkluzivita scenaro, kiu diras, ke se neniu el la venontaj administrantaroj ŝparos elspezojn, nia ŝuldo triobliĝos.
Ĝusta respondo: Ĝusta
La nacia banko estas sendependa institucio, la esploron pri ŝuldo faris analizistoj, kiuj analizas la nunan situacion kaj kreis ankaŭ plurajn scenarojn pri eblaj evoluoj de la ŝuldo. La analizo estas unuaranga fonto.
Gazeta artikolo informas, ke la lando povas facile troviĝi ĉe sojlo de bankroto, surbaze de studo de la nacia banko.
Ĝusta respondo: Malĝusta
Gazeta artikolo estas duaranga fonto. Ĵurnalisto elprenis unu informon kaj interpretis ĝin mem: la lando povas facile troviĝi ĉe sojlo de bankroto. Sed tio estas nur unu scenaro, kiu povas okazi nur se neniu el la venontaj administrantaroj faros ion kontraŭ tio.