Kritika pensado

Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj

Pritakso de fontoj

En la interreta epoko, ni konstante ricevas amasegon da informoj, kaj ofte estas malfacile decidi, kion kredi aŭ ne. Tial gravas lerni distingi utilan kaj objektivan informon de la cetero.

Publikaĵo de spertuloj kaj nekonata blogo

Analizante fontojn kritike, unue necesas “filtri” aŭtorojn de informoj kaj fontoj, de kiuj venas informoj. Ĉu la informo venas de aŭtoritatulo respektata en lia fako aŭ de la filo de la najbaro? Ĉu vi legis ĝin en la blogo de nekonato aŭ en la teksto de spertule relegata ĵurnalo? Ĉu vi ne legas la tekston en la retejo de privata kompanio? Se jes, kio estas la interesoj de tiu kompanio?

Praktika taskoj

Legu atenteme la jenajn retejojn A kaj B. Kiu estas pli kredinda kaj kial?