Nuntempe, multaj homoj atentigas pri “erozio” de civitana socio, kiu estas ligita al laciĝantaj komunumoj, ĝenerala indiferenteco, rekorda nivelo de malestimo al politiko, aŭ foresto de klaraj kaj malfermaj publikaj celoj, admirataj regantoj aŭ gravaj aferoj.
Disrompiĝo aŭ damaĝiĝo de civitana socio povas komenci per ŝanĝoj en leĝoj. La streboj limigi aliron al informoj, partoprenon de homoj en politiko, parolliberon, la streboj grandigi sendependecon de juĝistaro, limigi financadon de senprofita sektoro, kaj multaj aliaj aferoj povas nerekte aŭ eĉ rekte konduki al malkresko de tria sektoro kaj civitana socio.
Ekzerco
Kiuj el la jenaj asertoj estas veraj?
Engaĝita civitano, por kontribui al evoluo de civitana socio, povas:
Voĉdoni kaj observi politikajn partiojn
Ĝusta respondo: Vera
Batali kontraŭ leĝaj ŝanĝoj, kiuj malhelpas demokration, civilan socion kaj civilajn rajtojn
Ĝusta respondo: Vera
Kuri dum jara nacia kurado ĉirkaŭ urbaj pontoj kune kun reprezentantoj de NRO-j kaj miloj da aliaj homoj
Ĝusta respondo: Malvera
Antaŭenpuŝi malferman regadon
Ĝusta respondo: Vera
Aktivi kaj respondeci pri evoluo de siaj ĉirkaŭaĵoj, urbo aŭ lernejo de siaj infanoj
Ĝusta respondo: Vera
Admiri siajn politikajn reprezentantojn kaj esprimi lojalecon al ili
Ĝusta respondo: Malvera
Asociiĝi kun aliuloj por atingi komunajn celojn, kiuj kontribuas al pli bona socio
Ĝusta respondo: Vera
Konscii pri politika situacio en la ŝtato kaj serĉi objektivan informon pri kandidatoj en balotoj
Ĝusta respondo: Vera
Krei kulturon de homamo, donacemo kaj aktivismo, kontraŭ konformismo kaj indiferenteco
Ĝusta respondo: Vera
Voĉdoni por socia demokratio
Ĝusta respondo: Malvera
Partopreni en publika diskuto pri konstruado en siaj ĉirkaŭaĵoj