Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Manieroj engaĝiĝi en civitana socio

Okupanta mezan spacon inter ŝtato kaj privata vivo, la civitana sfero inkluzivas ĉion kiel asociojn, protestojn, preĝejajn grupojn kaj neregistarajn organizaĵojn.

La mallongaj videoj montras diversajn formojn de aktiva partoprenado de civitanoj en ŝanĝoj en ŝtatoj kaj politikoj.

La homoj kuniĝis en protesto kontraŭ detruado de siaj tribaj teroj, kiuj estis en danĝero de inundo aŭ sekiĝo pro tio, ke subtera akvo ŝanĝiĝas. Iliaj prauloj vivis en la arbaro antaŭ ol la vorto Brazilo ekzistis. La brazila registaro daŭrigas la projektojn, ignorante iliajn opiniojn.

Ekzistas diversaj manieroj, per kiu la publiko provas esprimiĝi; unu el la grandaj movadoj de la lastaj jaroj estis la tutmondaj protestoj de civitanoj: la Okupa movado.

Kiel vi povis vidi, estas video pri manifestacioj en nedemokratiaj reĝimoj de Sovetunio, kiu reprezentas senvariecon, idearon kaj misuzon de libereco kaj civitana socio. Poste estas alia video, kiu montras civitanojn, kiuj subtenas la rajtojn de la GLAT-komunumo. Kaj fine estas video montranta kontraŭulojn de la baraĵo de Belo Horizonte en Brazilo. La lasta video montras la tutmondan okupan movadon kiel ekzemplon de internacia protesta movado kontraŭ perceptataj sociaj kaj ekonomiaj malegalaĵoj, ĝia ĉefa celo estas igi ekonomiajn kaj politikajn rilatojn en ĉiuj socioj malpli vertikale hierarkiaj kaj pli egale distribuataj. Lokaj grupoj ofte havas malsamajn celojn, sed la ĉefa zorgo de la movado temas pri grandaj korporacioj kaj la tutmonda financa sistemo, kiu regas la mondon en maniero, kiu misproporcie profitigas minoritaton, malhelpas demokration kaj estas malstabila.

Sed civitana socio ne temas nur pri batalo por homrajtaj liberoj aŭ ribelado. Ĝi ankaŭ temas pri respondeco kaj kapablo zorgi pri la ŝanĝiĝoj de la socio, en kiu ni vivas. Kompare kun komplikaj politikaj procezoj, civitana socio povas esti multe pli fleksebla en siaj postuloj kaj reagoj. Ĝi agas rekte kaj tre ofte efike.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu okupa movado aperis ankaŭ en via lando? Kion vi opinias pri ĝi?
  • Ĉu GLAT-Fiero estis organizita en via lando? Ĉu estis kontraŭaj movadoj en via lando dum tiu tempo? Ĉu vi partoprenis aŭ subtenis Fieron? Se jes, kiel kaj kial vi agis? Ĉu vi ankaŭ agnoskas la rajton de kontraŭuloj kolektiĝi kaj priparoli siajn proprajn interesojn?