Civitana socio
Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin
Komencaj demandoj
Bonvolu tralegi la jenajn demandojn. Ne maltrankviliĝu, ili ne estos taksataj, ili nur helpos nin kaj vin pensi pri la kompetentoj, kiun vi plibonigis dum la kurso. Vi povas poste reveni al ili. Fine de la modulo, vi povos respondi ilin denove kiel fermajn demandojn.
Laŭ vi, kio estas la funkcioj de civitana socio en demokratia ŝtato?
Ĝusta respondo: Ĉiuj respondoj estas ĝustaj.
Pli poste en la modulo, ni helpos al vi malkovri kaj klarigi, kial civitana socio estas grava kontraŭpezo al registaro, kiel ĝi helpas subteni kaj protekti demokration kaj kontribuas al socia kapitalo.
Kio estas publika spaco, rilate kun civitana socio?
Ĝusta respondo: Publika spaco estas ĉiu socia spaco, kiu estas ĝenerale malferma kaj alirebla de homoj
Publika spaco estas ĉiu socia spaco, kiu estas ĝenerale malferma kaj alirebla de homoj, ĝi estas spaco, kie aktoroj de civitana socio povas kolektiĝi, sed ne estas la sama afero. Ili povas renkontiĝi ankaŭ en kulturaj lokoj, sed ne nur en lokoj de alternativa kulturo.
Kiel aspektus ŝtato sen aktivaj civitanoj, civilaj asocioj aŭ aliaj organizaĵoj?
Ĝusta respondo: Neniu el tiuj respondoj estas ĝusta
Neniu el tiuj respondoj estas ĝusta
Kio estas senprofita organizaĵo?
Ĝusta respondo: Civitanaj asocioj
“Senprofitaj” estas formale registritaj organizaĵoj, ekzemple civitanaj organizaĵoj.
Kio estas ekzemplo de volontula laboro?
Ĝusta respondo: Promenigi hundon de rifuĝejo
Volontula agado povas produkti senton de memestimo kaj respekto. Ne estas financa profito por individuo, kaj ne estas konsiderataj helpo al parencoj kaj memhelpo.
Kio povas helpi evoluon de civitana socio?
Ĝusta respondo: Leĝaro, kiu ne limigas la civitanajn agadojn
Nek pli granda publika elspezado, nek voĉdoni por social-demokratoj povas garantii bonan civitanan socion. Konstruado de aŭtoŝoseo estas ankaŭ publika elspezo, sed tute ne kontribuas al evoluo de civitana socio.
Kiun oni povas konsideri parto de civitana socio?
Ĝusta respondo: ĉiujn el ni
Civitana socio estas ĉiuj homoj vivantaj en la teritorio de iu ŝtato, kaj ankaŭ civitanoj de iu ŝtato vivantaj aliloke, kaj kiuj partoprenas.
Leĝoj rekte rilataj al civitana socio…
Ĝusta respondo: …baziĝas sur politikaj homaj rajtoj
Leĝoj rilataj al civitana socio estas parto de la tiel nomata unua generacio de homaj rajtoj: tiuj, kiuj solvas la rilatojn inter potenculoj, ekzemple reĝo, kaj civitanoj. La aliaj homaj rajtoj ankaŭ rilatas al civitana socio, sed sen rajto je kolektiĝo aŭ liberparolo, ili apenaŭ povus plenumiĝi, kaj tial ili estas nur duarangaj.
Demokratio, civitana partopreno, civitana socio, publika partopreno estas la ĉefaj vortoj de ĉi tiu modulo. Kelkaj el ni jam konas ilin, kaj kelkaj eblas bezonas pli detalan klarigon pri tio, kiel tiuj vortoj apartenas al nia ĉiutaga vivo.