Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Akiro de financa subteno

Akiro de financa subteno estas maniero, laŭ kiu senprofitaj organizaĵoj povas ricevi monon por siaj agadoj. En simplaj vortoj, temas pri trovado kaj ricevado de mono por strebi al sia celo. Ekzemple eblas peti mondonojn surstrate aŭ ĉe pordoj de homoj, sed novaj formoj de akiro de financa subteno, interalie retaj, aperis en la lastaj jaroj, kvankam ili ofte baziĝas sur malnovaj metodoj kiel spontana financado. Jen kelkaj metodoj, kiujn povas uzi NRO-j por trovi financadon:

Stipendioj

Stipendioj estas nerepageblaj monsumoj donataj de unu partio (stipendiaj donantoj), ofte registara sekcio, korporacio, fondaĵo aŭ trusto, al ricevanto, ofte (sed ne ĉiam) senprofita ento, eduka institucio, firmao aŭ individuo. Por ricevi stipendion kutime necesas ia propono aŭ kandidatiĝo.

Donoj

Dono estas donaco donata de korpaj aŭ leĝaj personoj, ĝenerale por almozaj celoj aŭ por subteni agadon. Donaco povas havi diversajn formojn, inkluzive de mono, servoj, novaj aŭ uzitaj varoj kiel vestaĵoj, ludiloj, manĝaĵo kaj veturiloj. Ĝi ankaŭ povas konsisti el urĝa, konsola aŭ homhelpa objekto, helpo al evoluado, kaj povas rilati al medicinaj bezonoj, ekzemple sango aŭ organoj.

Provizoj de fondaĵoj

Fondaĵo (ankaŭ almoza fondaĵo) estas leĝa kategorio de senprofitaj organizaĵoj, kiuj kutime donacas monon por subteni aliajn organizaĵojn aŭ provizas propran fonton de financado por siaj almozaj celoj. Tia senprofita organizaĵo malsamas de privata fondaĵo, kiu kutime apartenas al individuo aŭ familio.

Vendi produktojn aŭ provizi servojn

Se organizaĵo estas senprofita, tio ne nepre signifas, ke ĝi ne povas fari profiton. Tio nur signifas, ke ĉiuj enspezoj devas esti redonataj al “la sistemo”. Tial vendado de varoj kaj servoj estas kutima financa fonto. Tio povas esti ekzemple provizado de edukaj servoj aŭ vendado de produktoj faritaj de izolitaj aŭ kriplaj homoj.

Amasa delegado

Amasa delegado estas ricevado de bezonataj servoj, ideoj aŭ enhavo petante kontribuon de granda grupo de homoj, precipe enreta komunumo, anstataŭ tradiciaj dungitoj aŭ provizistoj. Tiu procezo estas ofte uzata por disdividi tedan laboron aŭ trovi financadon por komencaj kompanioj kaj almozorganizaĵoj, kaj ĝi povas okazi ankaŭ eksterrete. Ĝi kombinas penon de multaj volontuloj aŭ partatempaj laborantoj, kiaj ĉiu kontribuanto per propra iniciato aldonas malgrandan pecon al granda rezulto. En amasa delegado, male al kutima delegado, la laboro venas de nekonata publiko, anstataŭ iu specifa grupo.

Membrokotizoj

Grava monfonto por multaj NRO-j estas membrokotizoj.

Ankaŭ ekzistas aliaj manieroj por ŝtato subteni neregistaran sektoron. Ekzemple, en Slovakio ekzistas 2-elcenta atribuado de imposto kiel ilo por subteni senprofitajn organizaĵojn.

Vi trovos liston de ligiloj de kelkaj oportunoj por akiri financan subtenon en la biblioteko.

Pripensindaj demandoj

  • Ĉu vi iam donacis monon por ajna celo? Kio motivigis vin?
  • Por kio vi neniam donacus monon?