Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Mi ne volas starigi NRO-n

Sed kion fari, kiam vi ne volas starigi NRO-n? Nun pensu, ĉu vin interesas kontribui al civitana socio kaj helpi. Kion vi povus fari mem? Ĉu vi mem povas elpensi ideojn?

Jen kelkaj alternativoj, kiujn vi povas realigi por helpi anstataŭ lanĉi organizaĵon:

Ĉu vi volus helpi maljunulojn unufoje semajne? Vi povas volontuli aŭ labori en ekzistanta senprofita organizaĵo, kiu havas tiun celon. Kutime vi povas kontakti ilin per malsanulejoj aŭ aliaj sanlokoj. Vi ankaŭ povas helpi pri aliaj problemoj, kiel doni hejmon al infanoj de orfejoj por semajnfino, aŭ doni al enmigrantoj konversaciajn kursojn en via denaska lingvo.

Ĉu vi havas interesan ideon pri telefona aplikaĵo, kiu simpligus trovadon de kontraŭleĝaj rubejoj, sed ne estas elektebla por stipendio? Trovu senprofitan organizaĵon kun simila celo, kiu povus esti via financa subtenanto. Financa subtenado ebligas al projektoj havi komunan administran platformon kun pli granda organizaĵo, kaj tio pligrandigas efikecon. Tiu aranĝo povas helpi al vi iĝis elektebla por pli da stipendiaj oportunoj sen havi propran statuson.

Esploru la koncepton de socia entrepreno, kiu povas havi formon de malalt-profita kompanio kun limigita respondeco, aŭ de profita firmao. Profita firmao (B-corporation) estas speco de firmao, kiu ekzistas en Usono, por malalt-profitaj entoj, kiuj volas konsideri socion kaj medion krom profito en sia decida procezo. Esploru, ĉu io similas ekzistas en via lando. La celo de profita firmao estas krei ĝeneralan publikan profiton, kiu estas difinita kiel pozitiva materiala efiko al socio kaj medio.