Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Kiel konstrui potencon

Komunuma laboro povas kontribuo al plifortigo de civitana socio kaj povas konduki al pli aktiva komunuma partopreno kaj daŭripova solvado de publikaj problemoj. Ĝi ankaŭ povas esti respondo al loknivelaj defioj kaj pozitive influi la mondajn ŝanĝojn kaj respondi la mondajn defiojn.

Iuj adeptoj de komunuma laboro taksadis komunuman evoluon per specifa komuna agado, kiu en ideala kazo devenis de bezono de homoj havi videblan rezulton, kiu pruvas ilian penadon.

Oni povas klarigi ilin kiel potenckonstruan procezon, per kiuj civitanoj per sia engaĝiĝo kaj penado difinas kaj solvas la problemon en sia komunumo. La civitanoj kapablas identigi, solvi kaj resolvi tiun problemon por sia propra intereso. La ĉefa principo ĉi-kaze estas motivo de civitanoj, kiu devenas de iliaj propraj rajtoj.

Pripensindaj demandoj

  • Laŭ vi, de kie venas la potenco en komunumo? Kial gravas konstrui potencon de komunumo?