Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Kiel kaj kial aktivi

Neregistaraj organizaĵoj ekzistas ekster publika aŭ privata sektoro. En multaj landoj, ili estas partoj de tiel nomata “tria sektoro”. Senprofita organizaĵo estas organizaĵo, kiu uzas troajn enspezojn por atingi siajn celojn, anstataŭ disdoni ilin kiel profiton aŭ dividendon. Tio ne signifas, ke senprofita organizaĵo ne intencas profiti, sed ĝi devas uzi la profiton por plibonigi la socion.

Iuj senprofitaj organizaĵoj ankaŭ estas almozaj; ili povas esti senprofitaj firmaoj, trustoj, kooperativoj aŭ ekzisti neformale.

Iuj organizaĵoj funkcias kiel fondaĵoj, sed ili estas pli malfacile administreblaj, havas pli favoran impostan statuson kaj estas restriktitaj al publikaj almozoj, kiujn ili subtenas.

Ekzistas pluraj specoj de senprofitaj organizaĵoj, kiel volontulaj aŭ komunumaj organizaĵoj, fondaĵoj, civitanaj asocioj, komunumaj grupoj, homamaj organizaĵoj, sindikatoj, politikaj partioj, kooperativoj, profesiaj kaj negocaj estraroj kaj asocioj, almozaj organizaĵoj, neformalaj grupoj de civitanoj kaj sociaj movadoj. Iuj el ili povas esti formale registritaj aŭ ekzisti neformale.

Manieroj formale registri asocion dependas de landoj, laŭ leĝaro (legu la naciajn versiojn de ĉi tiu modulo). Sed io estas simila ĉie: motivo fari tion. Kiam vi lanĉas senprofitan organizaĵon, vi kontribuos per io pozitiva al via komunumo, via urbo, via lando kaj eĉ la mondo.

Kiel komenci? Unue rigardu, ĉu alia organizaĵo (senprofita, porprofita, registaro) jam komencis fari saman aŭ similan laboron en via celkomunumo. Estus pli malfacile ricevi subtenon, se vi nur duobligus ekzistantajn servojn, anstataŭ plibonigi aŭ aldoni ion novan al ekzistantaj.

Post kiam vi decidis, ke la laboro, kiun vi volas fari, plenuman realan bezonon en la komunumo, vi devas pasigi iom da tempo evoluigante la necesajn ingrediencojn de sukcesa senprofita organizaĵo:

  • vivnecesa misio
  • kvalitaj, respondecaj kaj nesuperfluaj programoj kaj servoj
  • fidindaj kaj diversaj enspezaj fluoj
  • klara librotenado
  • taŭgaj ekipaĵoj

Lanĉi senprofitan organizon kutime postulas ankaŭ tiujn paŝojn por formaligi la organizon. Notu, ke leĝoj kaj procedoj povas dependi de landoj.