Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Ĉu vi estas aktiva civitano?

Laŭ vi, kiu estas aktiva civitano? Ĉu vi konsideras vin tia? Jen kelkaj agadoj, per kiuj eblas iĝi pli aktiva civitano:

  • Eksciu pri problemoj. Legu gazeton, parolu kun homoj, sekvu sociajn retojn. Legu kritikeme.
  • Eksciu, kio ne funkcias, kaj provu trovi solvojn.
  • Ekagu. Vi povas skribi, voki kaj renkontiĝi kun viaj elektitaj reprezentantoj.
  • Certigu, ke vi parolas kun aliuloj. Vi devas informi laŭeble plej multe da homoj, por ke ili mem agu, kaj la problemo povas solviĝi. Se vi estas bona gvidanto, vi povas lanĉi vian propran klubon aŭ organizaĵon. Kvankam plej gravas diskonigi la aferon.
  • Informiĝu antaŭ ol voĉdoni. Estas aparte grave voĉdoni por lokaj postenoj kiel konsilioj aŭ urbestroj (memoru, ke vi rajtas voĉdoni, ĉar vi estas civitano de lando). Tio vere povas ŝanĝi tion, ĉu via urbo pliboniĝos aŭ malboniĝos en la venontaj jaroj. Legu laŭeble plej multe. Se eblas, renkontu ilin aŭ iliajn reprezentantojn por fari demandojn.

Praktika taskoj

  • Kion vi volus ŝanĝi en viaj ĉirkaŭaĵoj?
  • Prenu vian kameraon kaj iru promeni apud via laborejo aŭ loĝejo. Notu la aferojn, kiuj misfunkcias, aŭ estas malpuraj, danĝeraj aŭ mankas, kaj fotu ilin. Vi povas koncentriĝi pri verdaj lokoj, trafiko, baroj kontraŭ movado, mankantaj biciklaj vojoj, vida aŭ alispeca poluo…
  • Diskonigu tiujn bildojn en sociaj retoj aŭ aliaj lokoj kun viaj kolegoj, najbaroj aŭ amikoj, kaj provu analizi la problemon kaj pensu pri la manieroj trovi solvon kaj plibonigi la aferojn.