Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

La teorio de la tri sektoroj en ŝtato

Senprofita sektoro aŭ sektoro “ne por profito” estas sfero de sociaj agadoj entreprenataj de organizaĵoj, kiuj ne celas profiton kaj ne estas registaraj. Tiu sektoro estas ankaŭ nomata tria sektoro, rilate al la publika sektoro kaj la privata sektoro. Civitana aŭ socia sektoro estas alia termino por tiu sektoro, emfazanta ĝian rilaton al civitana socio.

Ekzisto de granda senprofita sektoro ofte estas konsiderata kiel indikilo de sana ekonomio en lokaj kaj naciaj financaj mezuroj. Kun kreskanta nombro da senprofitaj organizaĵoj koncentriĝantaj pri sociaj servoj, medio, edukado kaj alian neplenumitaj bezonoj de socio, la senprofita sektoro estas pli kaj pli centra en sano kaj bonfarto de socio.

Alia ebla maniero estas kunekzisto de tri komplementaj sektoroj: publika, afera kaj senprofita. Ĉiu el ili havas mision en socio kaj ŝtato, kaj pro tio ilia kunlaboro estas necesa por civitana bonfarto kaj sukceso de la ŝtato.

Renew Australia (Renovigi Aŭstralion) estas nova nacia socia entrepreno celanta katalizi komunuman renovigon, ekonomian evoluon, artojn kaj kreajn industriojn en Aŭstralio. Ĝi laboras kun komunumoj kaj posedantoj por transpreni malplenajn vendejojn, oficejojn, komercajn kaj publikajn konstruaĵojn kaj disponebligi ilin por mallonga uzado de artistoj, kreaj projektoj kaj komunumaj iniciatoj.

Creating Space Conference (konferenco pri kreado de spaco) kunigis regionajn komunumestrojn el tuta Aŭstralio, kiuj havas pasion pri renovigo kaj kreemo, kaj volas reaktivigi spacojn en siaj komunumoj. Ili foriris kun inspiro kaj fundamenta scio por iniciati kaj konstrui similajn projektojn en sia komunumo. Creating Space Conference eblas nur danke al la subteno de la sekcio pri regiona Aŭstralio, loka registaro, arto kaj sporto de la aŭstralia registaro. Per simpla strategio bazita sur la provizora kaj malmultekosta krea aktivigo de kelkaj el pli ol 150 malplenaj konstruaĵoj de la komerca centro de Newcastle, grandaj partoj de Newcastle estis ŝanĝitaj. Apenaŭ du jarojn poste, rezulte de la agadoj de Renew Newcastle, pli ol 70 novaj firmaoj kaj iniciatoj estis lanĉitaj kaj Newcastle estis elektita de Lonely Planet kiel unu el la 10 plej vizitindaj urboj en la mondo en 2011 pro la ekscita kaj diversa krea komunumo, kiu aperis tie.

Renew Australia estas senprofita kompanio limigita de garantioj, kiu negocas kiel socia entrepreno. Ĝi provizas monon por servo-bazitaj trejnadoj, konsultado, esplorado kaj aliaj servoj al konsilioj, ŝtata kaj federacia registaro, ekonomia evoluo por profesiuloj kaj posedantoj. Enspezoj devenantaj de ĝi permesos financi servojn, oferti lanĉan financadon kaj subtenon por artistoj kaj komunumaj grupoj, kaj senpagajn kaj subvenciatajn trejnadojn por komunumaj konstruantoj.

Fontoj

www.wikipedia.org
www.renewaustralia.org