Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Enkonduko

Ĉi tiu reta kurso estas por ĉiuj homoj:

Tiuj, kiuj scivolemas kaj volas inspiriĝi, kaj volus helpi, sed bezonas pli da pozitivaj ekzemploj de tio, kio funkcias praktike, por motiviĝi.
Inspiraj videoj:

Tiuj, kiuj estas malkontentaj pri tio, kiel iuj aferoj funkcias, kaj scias, ke indas labori por pozitiva ŝanĝo kaj por trovi pli bonajn solvojn al problemoj
Pensemuloj kaj inteligentuloj, kiuj komprenas la esencon de aĵoj kaj, kun iom da teoria kunteksto, havos pli bonan bildon de tio, kiel funkcias la mondo
Ĉiuj el ni, kiuj zorgas pri tio, kio okazas en sia ŝtato, regiono aŭ loka komunumo, volas alporti ŝanĝon aŭ ekscii pli pri civitana socio, aŭ partopreni en civitana vivo kiel aktiva kaj respondeca civitano
Aktivismo por inteligentuloj
Tutmonda tago de ago pri klimata ŝanĝo, Johanesburgo

La celoj de ĉi tiu materialo

La celoj de ĉi tiu gvidlibro estas enkonduki la bazajn terminojn, kiuj rilatas al la fenomeno civitana socio, kaj doni komprenon kaj kapablon klarigi, kio estas civitana socio, el kio ĝi konsistas, kial ĝi gravas kaj kiom profita ĝi estas por ĉiuj ludantoj en publika tereno, kiam ĝi estas bone komprenata kaj uzata.

Ĉi tiu modulo provizas oportunon rigardi historion de civitana socio kaj lerni pri diversaj organizaĵoj kaj asocioj, metodoj kaj agadoj en ĝi.

Ni ankaŭ volus montri al niaj uzantoj per ekzemploj, kiel civitanoj povas partopreni en procezoj de kreado kaj evoluado de nia socio kaj kiel ili povas ŝanĝi la aferojn, kiujn ili konsideras gravaj. Ni ankaŭ ofertas spacon por pripensado pri tio, kiel ni povas agi pri publikaj aferoj aŭ pri la valoroj, kiuj gravas por ni.

Kursoplano:

  • 36 paĝoj
  • Komencaj demandoj
  • Finaj demandoj
  • 2 praktikaj taskoj

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj