Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Socio bazita sur valoroj

Civitana socio estas kiel “ideala socio”, kiu ebligas evoluon de valoroj aŭ batalo por efektivigo de homaj kaj aliaj rajtoj. Aktivismaj kaj homrajtaj asocioj batalas por demokratia evoluo, internacia evolua helpo, kontraŭ diskriminacio, netoleremo kaj apartismo, por socia justeco aŭ daŭripova evoluo.

La neregistara organizaĵo Change the world alprenis la taskon labori al reala procezo de ŝanĝo el interna kaj tuteca perspektivo kaj subteni daŭripovan evoluon. Kvankam ĝi estas bazita en Norvegio, la organizaĵo estas parto de granda internacia reto en la movado por ekologiaj vilaĝoj, daŭra kultivado kaj ekoregionismo, kaj ĝi havas fortajn rilatojn kun aliaj civitanaj organizaĵoj, aliaj mediaj entoj kun socia aspekto, kaj norde kaj sude.