Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
La koncepto “medio”
Nun estas la ĝusta momento observi la terminon “medio” pli detale. La terminoj “naturo” kaj “ekologio” estas ofte uzataj en literaturo kiel sinonimoj de “medio”. Kvankam ekologio priskribas la tuton de rilatoj inter vivaĵoj kaj ilia medio, naturo estas ĉio, viva kaj neviva, ekzistanta aŭ evoluanta sen agoj de homoj. Se vi serĉas “medio” en vortaro, vi trovos la jenan sencon: “ĉirkaŭaĵo efikanta al organismo kaj influanta ĝiajn vivkondiĉojn”. Tial eblas priskribi medion kiel tion, kio ĉirkaŭas nin: akvo, tero, aero kaj ĉiuj organismoj vivantaj en ĝi. Ili ne nur efikas al homoj, kaj reciproke, sed ili influas ankaŭ unu la aliajn. La termino daŭripova evoluo estas ofte uzata kune kun la termino “medio”. Ĉi tio temas pri tio, ke oni lasu al la venontaj generacioj medion, en kiu ili povas vivi simile kiel ni.
Daŭripovo estas unu el la fundamentaj valoroj de Severn Suzuki, kiu iĝis konata kiel “la knabino, kiu silentigis la mondon” dekdujaraĝe. Tiu kanadanino parolis en 1992 en Rio de Janeiro dum la unua UN-konferenco pri medio kaj evoluo.
Spektu la paroladon:
20 jarojn poste, ŝi denove parolis en Rio de Janeiro en la UN-konferenco pri daŭripova evoluo (Rio+20). Spektu ankaŭ ĉi tiun videon kaj poste respondu la demandojn:
Fontoj
http://www.duden.de/rechtschreibung/Umwelt#Bedeutunga
http://www.duden.de/rechtschreibung/Natur
http://www.duden.de/rechtschreibung/Oekologie
http://de.wikipedia.org/wiki/Umwelt
http://www.umweltlexikon-online.de/RUBrechtmanagement/Umwelt.php