Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
Loĝado
Proksimume 20 % el la averaĝa aŭstra ekologia spuro devenas de loĝado, precipe hejtado kaj elektro. Ĉiu persono povas tuj helpi ŝparante iom, ekzemple en sia ĉiutaga uzo de hejtado kaj elektro. Pli grandaj ŝparoj en tiuj kampoj eblas nur longdaŭre, ekzemple per renovigoj. La loĝa spuro povas esti malpliigita ĝis 90 % per malaltenergiaj aŭ pasivaj domoj. Tiajn domojn karakterizas bonega izolo (tegmento, muroj kaj fenestroj). La fenestroj, ekzemple, estas kutime tritavolaj kaj ebligas enteni multe da varmo kaj uzi sunenergion por laŭeble plej multe eviti la bezono hejti la domon. Laŭ vidpunkto de daŭripovo, necesas konsideri la ekstraktadon de krudaj materialoj kaj produktadon kaj forĵetadon de izoliloj.
Energion oni povas produkti en multaj malsamaj manieroj el malsamaj energifontoj. Kelkaj el tiuj estas pli klimate kaj medie respektaj ol aliaj. Verda elektro estas energio produktata per renovigeblaj fontoj kiel biomaso, tervarma energio, sunenergio, vento kaj akvoelektra potenco, kaj kiu evitas fosiliajn bruligaĵojn kaj atomenergion.
Utilaj ligiloj
http://www.triplepundit.com/topic/energy-options-pros-and-cons/
http://www.clean-energy-ideas.com/
http://www.alternativeenergysource.org/pros_cons.htm