Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Enkonduko

Presu la jenajn demandojn, prenu la folion en viaj manoj kaj staru ĉe flanko de la ĉambro. Por ĉiu demando, al kiu vi respondas jes, paŝu antaŭen. Se via respondo estas ne, paŝu malantaŭen.

  1. Ĉu vi manĝas tropikajn fruktojn vintre?
  2. Ĉu vi havas aŭton?
  3. Ĉu vi manĝas viandon kaj fiŝaĵon?
  4. Ĉu vi flugis per aviadilo en la lastaj 12 monatoj?
  5. Ĉu vi loĝas sola en loĝejo?
  6. Ĉu vi neniam uzis verdan energion?
  7. Ĉu vi posedas pli ol unu komputilon?
  8. Ĉu vi malfermas fenestrojn en via loĝejo vintre, dum la hejtilo funkcias?
  9. Ĉu vi ofte lasas viajn elektronikaĵojn en atenda reĝimo anstataŭ komplete malŝalti ilin?
  10. Ĉu vi iam mendis ekologiajn legomojn de regionaj farmistoj?
  11. Ĉu vi aĉetas novajn vestaĵojn ĉiusemajne?
  12. Ĉu vi metas viajn lavitajn vestaĵojn en sekigmaŝinon anstataŭ pendigi ilin?
  13. Kie vi estas en la ĉambro? Ĉu vi estas for de via komencpunkto?

Fontoj

http://www.bpb.de/veranstaltungen/netzwerke/teamglobal/67491/energie-und-klima