Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Enkonduko

“En la ekonomio de naturo, la valuto ne estas mono, sed vivo.” Shiva, Vandana, fizikisto kaj aktivisto

Medio estas tio, kio ĉirkaŭas vin, efikas al vi kaj influas viajn vivkondiĉojn. Vi ekzistas en interrilato kun via medio kaj pro tio devus konscii pri viaj agoj kaj ĉeesto. Pro tio, agnosko de mediaj problemoj kaj kompreno de ekologiaj konektoj estas tre gravaj. La tutmonda naturo de ĉi tiu temo emfazas la sencon de la sepa Jarmila Evolua Celo: ke ekologia daŭripovo estas grava. La monda loĝantaro alfrontas la defion de trovado de daŭripovaj manieroj plenumi la bezonojn de la homaro respektante la medion.

Ĉi-module vi ekkomprenos vian personan ekologian spuron kaj studos ekzemplojn pri tio, kiel viaj agoj en loĝado, transportado, konsumado kaj nutrado efikas al la medio. Vi komprenos la terminon “medio”, eksentos konsumadon kaj uzadon de akvo, kaj eltrovos la konsekvencojn de akvopoluo al kreskaĵoj, bestoj kaj homoj. Vi lernos ankaŭ pri diversaj specoj de media damaĝo al la grundo kaj enprofundiĝos en la problemojn de vivdiverseco kaj media protektado.

Kursoplano:

  • 19 paĝoj
  • Malfermaj demandoj
  • Fermaj demandoj
  • 2 praktikaj ekzercoj, por kiuj vi forlasos la komputilon kaj promenos en la ĉambro

Antaŭvidata daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj

  • Developed by: Koshina Switil, Baobab