Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
Ĉu vi sciis, ke…
- …necesus 6 planedoj, se ĉiuj homoj havus la samajn manĝkutimojn, kiel tiuj en la industriaj landoj?
- …ĉiuminute 35 piedpilkaj terenoj da arbaro estas faligataj tutmonde por liberigi spacon por terkultivado.
- …fiŝkaptado kun grandaj ŝiparoj kreas 40 % da kromkaptaĵo, kiu estas reĵetita al la maro mortinta aŭ mortanta?
- …la malgranda sudpacifika ŝtato Vanuatuo estas la lando, kun la plej feliĉaj homoj tutmonde?
- …la tutmonda akvokonsumado triobliĝis ekde 1950 kaj proksimume 70 % el la akvo estas uzata por agrokulturo?
- …por produkti unu hor-kilovaton da atoma aŭ karba elektro, oni bezonas 50 litrojn da trinkakvo?
- …la prezo de atoma energio estas nenature malaltigata per subvencioj?
- …estas pli da insektoj en 2-kvadratkilometra kampara areo ol da homoj en la tuta mondo?
- …1,3 miliardoj da tunoj da manĝebla manĝaĵo estas forĵetata ĉiujare?
- …kotono estas la terkultiva produkto uzanta plej multe da pesticidoj? 11 % el la pesticidoj en la tuta mondo estas uzataj por ĝi.