Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Media protektado

“Media protektado estas oportuno, ne ŝarĝo, kiun ni devas porti.” Sihler, Helmuth, estrarano kaj honora profesoro, Universität Münster

En ĉi tiu modulo, vi jam lernis pri diversaj kaŭzoj kaj formoj de media damaĝado kaj poluado. Tiuj ekologiaj problemoj emfazas, kiel grava estas media protektado. La vojo al daŭripovo daŭre estas tre malcerta pro diversaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj interesoj. Sed en loka, regiona, nacia kaj internacia niveloj, multaj institucioj, ŝtataj regularoj, leĝoj kaj komunumaj iniciatoj aperis por protekti la medion. Tiuj inkluzivas internaciajn konferencojn, fondon de la Eŭropa Media Agentejo, naciajn mediajn raportojn, leĝan devigon pri malfermeco pri energifontoj, atomkernan liberon de Aŭstrio, la ekologian regionon Kaindorf en Stirio, kiu detale efektivigas ekologiajn principojn kaj strebas atingi CO₂-neŭtralecon antaŭ 2020.

Trovu gazetan artikolon pri mediprotektado kaj provu analizi ĝin:

  1. Pri kio ĝi temas?
  2. Ĉu tiu temo rekte koncernas vin? Kiun ĝi koncernas?
  3. Ĉu tiu temo rilatas al aparta parto de medio (grundo, aero, akvo, vivaĵoj)? Kiu?
  4. Ĉu tiu temo influas plurajn partojn de medio? Se jes, kiel vi scias?
  5. Ĉu la artikolo donas kialojn por la graveco de media protektado kaj kaŭzojn kaj konsekvencojn de media poluado?
  6. Ĉu internaciaj organizaĵoj aŭ NRO-j jam okupiĝas pri la problemo? Kiuj kaj kiel?
  7. Kiel la aŭtoro traktas la temon?

Fontoj

Hutter, Claus-Peter/ Blessing, Karin/ Köthe, Rainer (2012): Grundkurs Nachhaltigkeit. Handbuch für Einsteiger und Fortgeschrittene. Munich: Oekom
http://www.zitate.de/search?in=Quotes&q=Umwelt
http://www.greenpeace.org/austria/de/themen/atom/was-wir-tun/Raus-aus-Atomstrom/
http://www.oekoregion-kaindorf.at/