Medio
Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo
Ekzerco 3
En hejmo, industrio kaj agrokulturo, oni renkontas naturajn akvorezervojn. De diversaj amasinformaj fontoj raportantaj pri poluado, oni ree kaj ree aŭdas pri tio, ke tiu kontakto ne ĉiam estas medi-respekta kaj daŭripova. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, multaj riveroj en Eŭropo estis tiel poluitaj, ke fiŝoj mortis ĉiutage. Nuntempe ekzistas striktaj mediaj normoj, do industrioj pli kaj pli translokigis sian produktadon al evoluantaj landoj, kaj tiel movis ankaŭ la mediajn problemojn tien. Industrio respondecas pri plejparto de akvopoluo pro siaj venenaj ruboj. Tiuj materialoj kutime ne estas biodegradeblaj, sed venenaj kaj povas eniri akvorezervojn pro netaŭgaj forigmetodoj aŭ industriaj akcidentoj (krevintaj tuboj, ŝippereoj, ktp). Sed trouzado de sterko kaj de artefaritaj fekundigiloj kaj ankaŭ insektomortigiloj (pesticidoj) havas fortan influon al la akvorezervoj. Per tiuj procezoj grandaj kvantoj da kemiaĵoj eniras nian ekologian sistemon. Fine, ankaŭ homoj poluas akvon forĵetante produktojn enhavantajn venenajn substancojn (bateriojn, medikamentojn, farbojn, ktp) kiel kutiman rubon aŭ en kloakon. Kiel tiu akva poluado influas kreskaĵojn, bestojn kaj homojn?
Informiĝu en la Interreto pri la konsekvencoj de akvopoluado por kreskaĵoj, bestoj kaj homoj. Se vi interesiĝas, vi povas uzi la jenajn raportojn kaj ligilojn, aŭ serĉi mem. Sed atentu, uzu nur fidindajn fontojn. Skribu la rezultojn de via serĉado en la jenajn tabelojn:
Utilaj ligiloj
http://www.who.int/features/factfiles/water/water_facts/en/index.html
http://www.nytimes.com/2007/04/03/science/earth/03water.html?pagewanted=all&_r=0
http://www.water-pollution.org.uk/