Medio

Ĉi tiu temo koncentriĝas pri ekologiaj problemoj, la rolo de homaro kaj tio, kion ni povas fari por daŭripova estonteco de nia planedo

Akvo

En la modulo pri klimata ŝanĝo, vi povas okupiĝi pri aero; ĉi tiu modulo temas pri akvo, tero, kreskaĵoj kaj bestoj.

Akvo estas elemento de ĉiuj vivaĵoj en la mondo: ĝi estas parto de kreskaĵoj, bestoj kaj homoj. Tial ne estas surprizo, ke aliro al pura akvo estis deklarita homa rajto de la ĝenerala asembleo de UN en 2010. Sed, kvankam aliro al pura akvo ne estas problemo por vi, ĝi estas por multaj homoj en evoluantaj landoj. En subsahara Afriko, ekzemple, 40 % el la loĝantaro ne havas aliron al pura trinkakvo. Estas zorgige, ke 80 % el malpura akvo de urboj en la tuta mondo fluas rekte en riverojn, lagojn kaj oceanojn, kaj en evoluantaj landoj estas 90 %. Tiu akvo estas poluata ne nur de hejma malpura akvo, sed ankaŭ de venenaj ruboj de industrio kaj minado, kaj ankaŭ sterko kaj pesticidoj de terkultivado. Tiuj venenaj substancoj disvastiĝas en la tuta medio per la akvociklo.

Malkovru helpe de la tri sekvaj ekzercoj, kiom da litroj da akvo vi uzas ĉiutage hejme, kiel akvo estas uzata tutmonda, kaj kiajn konsekvencojn havas akvopoluo por kreskaĵoj, bestoj kaj homoj.

Fontoj

Vogel, Sebastian [RedIn] (2003): Ökologie. Wechselbeziehungen zwischen Menschen, Pflanzen, Tieren und der unbelebten Natur. Hildesheim: Gerstenberg
http://www.welthungerhilfe.de/fileadmin/user_upload/Themen/Wasser/Fact_Sheet_Wasser_2013.pdf