Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Kio estas la problemoj de libera komerco?

Kiel multaj teorioj, ĉi tiu estas fiksita kaj ne konsideras neegalajn komencajn kondiĉojn. Tri specifaj problemoj estas menciendaj:

  • Povo: kvankam teorie ŝtatoj devus reguligi aferojn, kutime kompanioj faras tion. Ĉar 82 000 transnaciaj kompanioj kondukas ⅔ el la tutmonda komerco, ili havas povon ŝanĝi regulojn kaj fari novajn. Registaroj devus havi influon al la komercaj strukturoj, sed ilin influas la ekonomiaj decidantoj. Praktike, la industriaj landoj estas la plej avidaj anoj de protektismo. Ekzemplo de tio estas la terkultiva industrio de EU.
  • Komercaj kondiĉoj: ili elektas la interŝanĝajn kurzojn, tio estas la rilato inter eksportaj kaj importaj prezoj. Sed kio okazus ekzemple kaze de malsukcesa rikolto? La interŝanĝa kurzo tute ŝanĝiĝus kaj la nacia ekonomio devus ŝanĝi al nova produkto. Sed tio ne eblas en mallonga tempo. Tio ne eblas, se oni ne provizore protektas la lokan industrion.
    Ekzemple: revenante al la tuka-vina ekzemplo, se Portugalio havus malsukcesan rikolton, la interŝanĝa kurzo de ambaŭ produktoj ŝanĝiĝus. Tiukaze estus pli bone por Portugalio transiri al produktado de tukoj. Sed ĉar tio ne eblas en mallonga tempo, Portugalio ne plu povus komerci.
  • Transportaj kostoj: nuntempe, monda ekonomio ne baziĝas sur lokaj avantaĝoj, sed sur subvencioj por transportado. Produktoj iĝas konkurenckapablaj en foraj partoj de la mondo ĉar la transportaj kostoj ne estas realismaj. Se subvencioj malaperus, lokaj produktoj denove iĝus konkurenckapablaj.

Fontoj

ATTAC (Hg., 2003): Die geheimen Spielregeln des Welthandels. Wien.

Takso

Spektu la jenan videon. Ĝi klarigas la defiojn de tutmonda komerco per la ekzemplo de kokidaĵproduktado.

Pripensindaj demandoj:

  • Kiam la viando de Quame ne estas konkurenckapabla en sia nacia merkato?
  • Kial Quame ne eksportas sian viandon al EU? Kiaj ekonomiaj laborkadroj neebligas tion?
  • Kial Klaus eksportas sian viandon al Ganao?
  • Kiel tiu situacio rilatas al libera komerco?
  • Kiaj eblaj agoj estas proponitaj por plibonigi la ekzistantan mondan komercan sistemon?
  • Kion vi serĉas, kiam vi aĉetas legomojn aŭ viandon?