Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Enkonduko

“Evoluado temas pri transformado de homaj vivoj, ne nur transformado de ekonomioj.” Joseph E. Stiglitz

La kotono en via plej ŝatata pantalono devenas de Pakistano, via poŝtelefono enhavas materialojn el Kongo kaj la plasta saketo de la superbazaro estis fabrikita per kruda nafto el Niĝerio. Tiuj tri ekzempletoj montras, ke ni ĉiuj estas ligitaj en tutmonda ekonomia interdependeco.

Nia vivmaniero estas ebla danke al tutmondaj ekonomiaj procezoj, tio estas, ke landoj kreskigas kaj daŭrigas rilatojn unu kun la aliaj. Tio inkluzivas komercon de varoj kaj movado de laboro kaj kapitalo.

Komerco de krudaj materialoj, produktoj kaj servoj trans landoj kaj kontinentoj jam ekzistis antaŭ jarmiloj. Sed la tutmonda ekonomia sistemo pli kaj pli proksimiĝas al siaj limoj. 2,5 miliardoj da homoj vivas per malpli ol 2 dolaroj tage, kvankam kompanioj neniam antaŭe havis tiel grandajn profitojn. 923 milionoj da homoj ne havas sufiĉe por manĝi, kvankam tunoj da manĝebla manĝaĵo estas forĵetataj ĉiutage. Ni metis nin en danĝeran situacion, kiu iom post iom malstabiliĝas.

Se temas pri ekologiaj konsekvencoj, ni bezonus trioble pli grandan Teron, se ĉiuj homoj de la mondo vivus kiel averaĝa eŭropano (fonto: www.footprintrechner.at). Tio estas bona kialo konsideri, kiel la tutmonda ekonomio funkcias. Kiu faras la regulojn? Kiu profitas? Ĉu tio estas ĵusta?

En la sekvaj paĝoj vi lernos pli pri tio.

Kursoplano:

  • 17 paĝoj
  • Komencaj kaj finaj demandoj
  • 1 praktika ekzerco, por kiu vi devos foriri de via ekrano
  • 5 ekzercoj plenumotaj komputile

Antaŭvidita daŭro de la modulo: ĉ. 4 horoj

  • Developed by: Susanne Paschke, Südwind Agentur