Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Produktado de poŝtelefonoj

La ekstraktitaj krudaj materialoj estas sendataj al Sudorienta Azio por uzado, ĉefe al Ĉinio. Pli ol duono el ĉiuj poŝtelefonoj en la mondo estas protuktataj tie. La grandaj markaj produktantoj kontraktis produktadon tie. Tio estas malmultekosta kaj fleksebla. Tiuj kompanioj sekve havas provizistojn, kiuj faras la kontraktan laboron por ili. Ili simple aĉetas la produktojn tiaj, kiaj ili bezonas ilin.

SACOM, ĉina neregistara organizaĵo, kiu kampanjas interalie por plibonigado de laborkondiĉoj en la produkta ĉeno por poŝtelefonaj kompanioj, publikigis tiun videon en 2005 por akompani la malfermon de nova fabriko de Foxconn en Ĉinio. Foxconn provizas al multaj elektronikaj kompanioj kaj havas pli ol 1,2 milionojn da dungitoj.

“The Truth of the Apple iPad Behind Foxconn's Lies” (“La vero pri la iPad de Apple malantaŭ la mensogoj de Foxconn”):