Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
Ok dolaroj por Elizabeth
Peter faris metiejon pri malgranda negoco dum kvin semajnoj en ladurbo de Kampala, la ĉefurbo de Ugando. Partoprenantoj de la metiejo estis rifuĝintoj, kiuj fuĝis enlandan militon en la nordo de Ugando kaj provis transvivi vendante uzitajn vestaĵojn, bakitan maizon aŭ farante karbon. Li iris al Ugando kiel volontulo en somertempo dum sia studado de medicino en universitato. Unu el la partoprenantoj, kiuj antaŭ nelonge venis al Kampala, estis Elizabeth. Ŝi maltrafis neniun prelegon ĝis nun. Sed iun tagon ŝi ne venis. Homoj demandis, kie estas Elizabeth. Post mallonga murmurado, la estro de rifuĝintoj diris: “Unu el la virinoj diris, ke Elizabeth estas malsana. Eble iu devus viziti ŝin.”
Peter kaj Keziah, unu el la prelegantoj de la metiejo, iris al la ladurbo por viziti ŝin. Dum la tuta vojo, infanoj kriis “Mzungu, mzungu!”, kio signifas “blankulo”. Post dek minutoj da paŝado tra la ladurbo, la blankuloj eniris dometon el metalaj platoj. Elizabeth kuŝis sur mato en la angulo de ĉambro kaj sufere agoniis. Elizabeth ne kapablis levi sian kapon kaj apenaŭ spiris. Keziah venis pli proksime al si por kompreni, kion diras Elizabeth, kaj poste klarigis la situacion al Peter.
Elizabeth havis tonsiliton, kaj ĉar ŝi estas malriĉa kaj HIV-pozitiva, ŝi ne povis iri al malsanulejo. Elizabeth estis senespera kaj petis sian najbaron fortranĉi ŝiajn tonsilojn per tranĉilo.
Kiam ili revenis, la partoprenantoj de la metiejo daŭre estis tie. “Mi timas, ke ŝi mortos pro infekto. Ĉu eblas doni al ŝi penicilinon?” demandis Peter, kun senhelpa sento.
“Jes, eblas, sed ni bezonas 15 000 ugandajn ŝilingojn, tio estas proksimume 8 dolaroj” diris Keziah. Peter tuj prenis sian monujon kaj donis monon al Keziah. Peter forlasis la lokon tiun tagon, ĉar li volis reveni al sia hejmo antaŭ nokto kaj Keziah iris aĉeti penicilinon.
Kiam Elizabeth venis al metiejo pri malgranda negoco la sekvan semajnon, Peter ne povis kredi siajn okulojn. Ŝi aspektis eĉ pli bone ol malantaŭe. Li kredas, ke kune kun Keziah ili savis vivon de Elizabeth aĉetante penicilinon tiun tagon.