Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Lerni kiel fiŝkapti ne sufiĉas
Kiel (ne) fari evoluon

Ni konstruas solvojn laŭ tio, kiel oni vidas kaj komprenas la mondon ĉirkaŭ ni. La celo estas, ke ju pli profundajn kaŭzojn de la problemo oni vidas, des pli bone oni povas solvi ilin, kiel en la rakonto pri fiŝoj.

“Se vi donas fiŝon al homo, vi nutras lin unu tagon. Se vi instruas al li, kiel fiŝkapti, vi nutras lin por tuta vivo.” Sed kio okazas, se oni malhelpas al tiu homo iri al lago aŭ rivero?

Kiam vi intencas helpi evoluon de aliaj malpli privilegiaj komunumoj en la plimulta mondo kaj malgrandigi ilian malriĉecon, vi ne nepre plibonigas ilian situacion. Povas okazi, ke okazos malo, kvankam vi havas bonajn intencojn.

Imagu situacion, en kiu malsanulo iras al kuracisto. La kuracisto povas fari du gravajn erarojn:

Tiuj eraroj kaŭzus, ke la kondiĉo de la persono ne pliboniĝus, aŭ eĉ malpliboniĝus. La sama afero okazas al malriĉuloj. Se oni traktas simptomojn aŭ determinas malĝustan kaŭzon de problemo, la situacio de malriĉuloj ne pliboniĝos, kaj ilia vivo povas eĉ ŝanĝiĝi en malbona maniero.

  • Kuraci la simptomojn, sed ne la kaŭzojn de la malsano.
  • Determini malĝustan kaŭzon de la malsano kaj preskribi malĝustan kuracilon.

Ni ilustru tion per ofta situacio. Via amiko regule petas de vi monon monatfine por ĝisvivi ĝis venos la salajro. Unuavide ŝajnas, ke la problemo estas manko de mono, kaj kelkaj el ni donus monon al la persono. Sed kio okazas, se la problemo de tiu persono ne estas manko de mono, sed manko de memregado, kiun li bezonas por zorgi pri mono? Se vi donas monon al via amiko, vi nur traktas la simptomojn kaj ne la kaŭzon de la problemo, kaj vi permesas al via amiko vivi kun manko de memregado. Tiukaze, la mona helpo kaŭzos pli da malbono ol da bono, kaj estus pli bone ne fari tion. Anstataŭe estus pli bona solvo subteni vian amikon kaj helpi al li trovi la kaŭzon de liaj problemoj, kiuj kondukadas al problemaj situacioj.