Civitana socio

Ĉi tiu temo klarigas, kio estas civitana socio, kiel ĝi funkcias kaj kiel ni povas valorigi ĝin

Ĉu vi konas civilan socion?

Rigardu la sekvajn fotojn kaj provi konekti ilin kun la nomoj de homoj aŭ rilataj okazaĵoj.

Ĝusta respondo: Voĉdonrajtistinoj
Voĉdonrajtistinoj: virinoj batalantaj por sia voĉdonrajto.
Ĝusta respondo: Martin Luther King Jr.
Martin Luther King Jr.: usona pastoro, aktivisto, homhelpisto kaj estro de la Movado por la civilaj rajtoj de afrikusonanoj. Li estas konata pro sia rolo en progresigo de civilaj rajtoj per neperforta civitana malobeo surbaze de siaj kristanaj kredoj.
Ĝusta respondo: Nelson Mandela
Nelson Mandela: sudafrika kontraŭapartisma revoluciisto, politikisto kaj homŝatanto, kiu estis prezidento de Sudafriko de 1994 ĝis 1999. Li estis la unua nigra reganto de Sudafriko, kaj la unua elektita en vere reprezenta demokratia baloto.
Ĝusta respondo: Eleanor Roosevelt
Eleanor Roosevelt kun la Universala deklaro de homaj rajtoj: deklaro adoptita de la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948. La Deklaro reprezentas la unuan tutmondan esprimon de rajtoj, kiujn ĉiuj homoj rajtas havi.
Ĝusta respondo: Amnestio Internacia
Amnestio Internacia: neregistara organizaĵo por homaj rajtoj kun pli ol 3 milionoj da membroj kaj subtenantoj en la tuta mondo.
© Veronika Strelcova
Ĝusta respondo: Okupa movado
Okupa movado: internacia protesta movado kontraŭ perceptataj socia kaj ekonomia malegaleco, ĝia ĉefa celo estas igi ekonomiajn kaj politikajn rilatojn en ĉiuj socioj malpli hierarkie vertikalaj kaj pli egale distribuataj.

Pripensindaj demandoj

  • El via propra sperto, sperto de via familio aŭ de viaj amikoj, aŭ informo el sociaj retoj, kion vi scias pri nunaj aŭ iamaj nedemokratiaj ŝtatoj?
  • Ĉu vi scias pri malrespekto de homaj rajtoj ĉirkaŭ vi nuntempe? Se jes, ĉu civitana socio okupiĝas pri ĝi?