Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Fruaj ekzemploj de tutmonda ekonomio

Tutmondaj komercaj rilatoj ekzistis dum jarcentoj. Unu el la plej bone konataj komercaj vojoj estas la Silka Vojo. Ĝi iras de Xi’an en Ĉinio tra Centra Azio ĝis Venecio. Spicoj, ceramikaĵoj, ŝtofoj kaj manlaboraĵoj estis transportataj tra koridoro de vojoj ĉiam ŝanĝiĝantaj, depende de militoj kaj novaj landlimoj. Hodiaŭ, karavanoj de kamionoj kaj trajnoj transportas krudajn materialojn trans la Silka Vojo.

Krom tradiciaj komercaj vojoj, historiaj okazaĵoj kiel la Krucmilitoj aŭ pligrandiĝo de reĝlandoj kontribuis al interŝanĝo de varoj. Kun la komenco de koloniigo, negoco kaj riĉeco de la konkerantoj kreskis per komerco de krudaj materialoj kaj produktoj ĉirkaŭ la mondo, dum la produktantaj landoj estis kondukitaj al dependeco kaj malriĉeco per ekspluatado.

Monda komerco evoluis al sia nuna stato per la industria revolucio. Produktoj povis esti produktataj per malpli da laboro kaj specialiĝo de landoj progresis. Monda ekonomio en moderna senco tiam komenciĝis.

La historion de monda ekonomio kaj komerco oni povas kompreni pli bone per konkretaj ekzemploj. Vi povas elekti unu el du produktoj, kies originon kaj komercon vi sekvos de la pasinteco ĝis la nuna tempo.

Fontoj

www.wikipedia.org
www.wikipedia.org