Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Ĉu vi sciis, ke…

  • …75 % el ĉiuj mane kudritaj piedpilkoj devenas el unu urbo en nordorienta Pakistano, Sialkot?
  • …36 poŝtelefonoj estas produktataj ĉiusekunde?
  • …krom fosilia nafto, la plej granda produkto tutmonda vendata estas kafo?
  • …15 000 litroj da akvo estas necesaj por produkti 1 kg da bovaĵo, kaj 130 litroj da akvo por 1 kg da karotoj ?
  • …pli ol 60 krudaj materialoj estas necesaj por produkti unu poŝtelefonon, kaj averaĝa eŭropano uzas sian poŝtelefonon dum 18 monatoj?
  • …la salajro de kudristino en teksa fabriko en Bangladeŝo estas 40 eŭroj monate, alivorte ŝi enspezas 1 % el la fina prezo de ĉiu ĝinzo?
  • …unu triono el ĉiuj kakaaj plantoj en la tuta mondo estas en Eburbordo?
  • …Exxon Mobil estas la plej granda kompanio en la mondo laŭ enspezo, kaj en 2012 ĝi havis la duan plej altan enspezon, kiun kompanio iam faris en tuta historio?
  • …bananoj estis disponeblaj por aĉeto en Eŭropo dum nur 100 jaroj?
  • …por afrika farmisto, la prezo de kutima fekundigilo estas duoble ĝis sesoble pli alta ol la monda merkata prezo?