Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Finaj demandoj

Nuntempe estas tutmonda divido de laboro en ekonomio inter la norda kaj suda duonsferoj. Kiel tio ĝenerale aspektas?


Ĝusta respondo: Evoluantaj landoj ĉefe eksportas krudajn materialojn, industriaj landoj ĉefe eksportas fabrikitajn produktojn kun alta teknologia produktado
Kiaj terkultivaj produktoj bezonas plej multe da pesticido tutmonde je 11%?
Ĝusta respondo: Kotono
BP estas inter la 10 plej grandaj kompanioj en la mondo. Kiom da nafto ĝi elpumpas ĉiutage?
Ĝusta respondo: 2 milionoj da bareloj da nafta ekvivalento
Kiom da oleo likis el la naftoplatformo “Deepwater Horizon” en la Meksika Golfo dum 88 tagoj en 2010?
Ĝusta respondo: 800 milionoj da litroj
Fontoj
AZ 2012
Kiom granda estas la porcio de Afriko en tutmonda komerco?
Ĝusta respondo: 2%
Eŭropo kaj Usono ree kaj ree kampanjas por libera komerco kaj liberaligo de merkato per la MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco). Ĉu ambaŭ regionoj nun estas liberkomercaj areoj kaj por ekstera komerco, kaj interne?
Ĝusta respondo: Ne, EU kaj Usono pagigas altan impoŝton pri importado de fabrikitaj varoj el landoj ekster EU kaj NAFTA.
Procter & Gamble estas…
Ĝusta respondo: transnacia korporacio
Kiu institucio reguligas tutmondajn ekonomiajn rilatojn?
Ĝusta respondo: MOK (Monda organizo pri komerco)
Kio estas la malo de libera komerco?
Ĝusta respondo: Protektismo
Kiel oni nomas kompaniojn, kiuj produktas konsistaĵojn aŭ produktojn por diversaj plurnaciaj korporacioj, kaj kutime havas sidejon en evoluintaj landoj?
Ĝusta respondo: Kontraktaj fabrikistoj
Kiom longe eŭropanoj averaĝe uzas sian poŝtelefonon?
Ĝusta respondo: 18 monatoj
Kio estas komerco, kiu okazas sen perantoj kaj por kiu produktantoj ricevas justan pagon?
Ĝusta respondo: Justa komerco
Kiom da membroŝtatoj havis MOK en 2013?
Ĝusta respondo: 159