Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Serĉado de alternativoj

La tutmonda ekonomio estas ŝanĝebla, ĝi ne estas gravurita en ŝtono. Ĝi estas influata kaj regata de homoj. Ankaŭ vi partoprenas en la tutmonda komerca sistemo en du manieroj: unue, vi estas civitano de ŝtato kaj due, vi estas konsumanto. Ĉia plibonigo de la sistemo al direkto de daŭripova, fortika kaj justa tutmonda ekonomio devus okazi samtempe laŭ pluraj kanaloj.

Annie Leonard elpensis rimedon por “ŝanĝo” montratan en la jena filmo:

La historio de ŝanĝo

Ĉu tio estas tro abstrakta por vi? En la video pri tutmonda produktado de kokidaĵo, kvar eblaj solvoj estis donitaj, nome:

  • Postuli reorganizon de la reguloj de komerco
  • Konscienca konsumado
  • Postuli stabilan politikon pri krudaj materioj
  • Postuli veran malfermiĝon de marketoj
“Se vi pensas, ke vi estas tro malgranda por havi influon, provu enlitiĝi kun kulo en la ĉambro.”
Anita Roddick, fondinto de The Body Shop