Tutmonda ekonomio

Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn

Krudaj materialoj kaj ties ekstraktado

Entute estas pli ol 60 krudaj materialoj en poŝtelefono. En tiu ekzerco vi lernos, kiaj materialoj ili estas kaj de kie ili venas.

Takso

Legu la tekstojn kaj eksciu, de kie venas la krudaj materialoj!

15% el poŝtelefono konsistas el kupro, kiu estas uzata por cirkvitoj, kabloj, konektiloj kaj baterioj. Kupro estas elfosata en grandaj minejoj per eksplodoj. Grandega sonorilforma polvonubo, konstante ŝvebanta super la minejo, estas kreata dum tiu procezo. La plej granda kuprominejo nomiĝas Chuquicamata. 15 000 homoj laboras en 120 km² tie. Ĉi tiu minejo estas en Sudameriko. La lando, kie ĝi troviĝas, estas tre longa kaj situas laŭ la Andoj (la plej granda montaro de Sudameriko). Ĝi limas kun Peruo norde kaj Bolivio kaj Argentino oriente.
Ĝusta respondo: Ĉilio

Koltano estas tre malofta mineralo uzata por cirkvitoj en poŝtelefonoj. Plejparto de koltano troveblas en difinita regiono de Afriko. En tiu regiono limas unu la alian du landoj, kie interna milito furiozis dum jaroj. Ambaŭ grupoj posedas minejojn kaj fosas koltanon kontraŭleĝe. Tio generas monon por novaj armiloj. En la minejoj, deviga infana laboro ne estas malofta kaj la laboro estas danĝera: la ŝaktoj estas profundaj, mallumaj kaj humidaj, kaj la laborperiodoj estas longaj.

Tiu lando troviĝas en la koro de Afriko, ĉe la ekvatoro. Ĝi estis nomita laŭ la plej granda rivero, kiu trafluas ĝin. Krome, ĝi limas kun 9 landoj. Tri el ili estas Angolo, Zambio kaj Tanzanio.

Ĝusta respondo: Demokratia Respubliko Kongo
Oro troviĝas nur en malganda kvanto en poŝtelefonoj, en kontaktiloj kaj konektiloj. Ĝi estas elfosata ĉefe en Afriko. Tiu lando tuŝas du oceanojn samtempe. Indikilo: la piedpilka monda ĉampionado okazis tie en 2010.
Ĝusta respondo: Sudafriko
Arĝento estas bezonata por cirkvitoj kaj klavaroj. Ĝi estas elfosata en Siberio. Tiu regiono troviĝas en la plej granda lando en la mondo. Ĝia areo estas tiel granda, ke ĝi etendiĝas de Eŭropo ĝis Pacifiko.
Ĝusta respondo: Rusio

Unu el la plej grandaj fontoj de krudaj materialoj estas malnovaj telefonoj! Ekzemple, eblas recikligi 350 g da oro el unu tuno da manovaj telefonoj. Se tio okazas, ne necesas elfosi novan oron el la grundo. Tio protektas homojn kaj medion.

Fontoj

Thaler, K. (2010): Globalisierung verstehen. Menschen - Märkte – Politik. Methoden für den Unterricht. Wien: Baobab
www.makeitfair.org