Tutmonda ekonomio
Ĉi tiu modulo klarigas, kio estas tutmonda ekonomio, priskribas funkciadon de mondaj produktaj ĉenoj kaj kiel kaj kiu skribas la regulojn
Ekzemplo: produktado kaj forĵetado de poŝtelefonoj
Hodiaŭ, preskaŭ ĉiu eŭropano havas poŝtelefonon; multaj havas eĉ du. Poŝtelefono reprezentas nian modernan, rapidmovan kaj flekseblan socion, pli ol iu ajn alia produkto. Telefonado, tekstado, fotado kaj instanta alŝutado al Facebook estas ĉiutagaj agoj por eŭropanoj. Sed la moda vivstilo, kiun poŝtelefonproduktistoj vendas kune kun sia produkto, estas nur unu flanko de la poŝtelefona afero. Ĉe la alia flanko estas dubindaj laborkondiĉoj, ekspluatado de la medio, pligrandiĝanta monda divido de laboro kaj privataj ŝuldoj. Tiuj plurfaceta esenco igas poŝtelefonon centra temo de ekonomio.
La vivciklo de poŝtelefono konsistas el tri gravaj paŝoj:
- Krudaj materialoj kaj ties ekstraktado
- Produktado de poŝtelefonoj
- Forĵetado kaj recikligo