Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Evoluo kontraŭ (aŭ por) malriĉeco aŭ tutmonda egaleco?

Unu el la sencoj de evoluoad estas peni malgrandigi monan malegalecon en la mondo, sed fakte en la historio de homaro neniam estis tia mona malegaleco, kiel hodiaŭ.

“En 1820, la plej granda diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, specife inter la tiama ĉefa ekonomio, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj la plej malriĉa regiono en la mondo, Afriko, estis rilato je 4:1 pri pokapa enspezo. En 1988, la diferenco inter la plej riĉa ekonomio, Usono, kaj la plej malriĉa, Afriko, grandiĝis ĝis 20:1.” 40 % el la monda loĝantaro, 2,6 miliardoj da homoj, vivas per malpli ol 2 usonaj dolaroj tage. Per malpli ol 1 $ tage supervivas:
Ĝusta respondo: 1 miliardo da homoj

Tio povus esti fonto de malkontento kaj laceco de homoj kaj institucioj, kiuj subtenas agadojn por evoluo.

Ekzemplo:

Multaj homoj el la malplimulta mondo donadas per diversaj programoj kaj agadoj por evoluado en la plimulta mondo. Tio estis ilia maniero helpi al homoj, kiuj ne estis tiel bonŝancaj, kiel ili. Ili komencis doni atendante, ke ilia kontribuo helpos al malriĉuloj en la plimulta mondo eliri el sia malbona situacio. Donantoj ricevis senton de orgojlo pro tio, ke ili helpas aliulojn.

Sed kiam tempo pasas, ili daŭre pagas kaj la situacio ne pliboniĝas kaj ilia malestimo kreskas. Laceco pri kunsentemo aperas: ili dubas, ke la mono ne atingas sian celon kaj fine aperas malkontento pri nekapablo de celgrupo plibonigi la situacion.